László Benkő

El Vikipedio, la libera enciklopedio
László Benkő
Persona informo
Naskiĝo 12-an de junio 1943 (1943-06-12)
en Szombathely
Morto 18-an de novembro 2020 (2020-11-18) (77-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro László Benkő
Frat(in)o Márta Benkő
Okupo
Okupo pianistokomponisto • rokmuzikisto • klavaristo
vdr

László Benkő [lAslO benkO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Benkő László estis hungara pianisto, orgenisto, sintezilisto, komponisto, membro de Omega (rokgrupo).

László Benkő en koncerto en 2010

László Benkő [1] naskiĝis la 12-an de junio 1943 en Szombathely kaj mortis la 18-an de novembro 2020 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

László Benkő frekventis lernejon unue en sia naskiĝurbo, poste en Budapeŝto. Dum la mezlernejaj jaroj li komencis amatore muzikadi. Ne longe li apartenis al Benkó Dixieland Band, sed lia muzka kariero etendiĝis ekde 1962 en Omega (rokgrupo). Komence li estis pianisto, poste li muzikadis en similaj muzikiloj, eĉ li kantis. Li ofte komponis ŝlagrojn. Kun la rokgrupo li faris sennombrajn koncertojn enlande kaj eksterlande. Ekde 2009 li estas muzika gvidanto de Teatro Weöres Sándor. Li ricevis premiojn inter 1970-2018, la unuan en Japanio. La "Omega" ricevis premion Kossuth en 2013.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]