László Diószeghy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
László Diószeghy
Persona informo
Naskiĝo 19-an de junio 1877 (1877-06-19)
en Sfântu Gheorghe
Morto 18-an de februaro 1942 (1942-02-18) (64-jaraĝa)
en Ineu
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo pentristo • lepidopterologio • entomologo
vdr

DIÓSZEGHY László (pro. dio:segi) estis rumania hungara entomogia fakverkisto, pentristo naskita en Sepsiszentgyörgy la 19-an de junio 1877 kaj mortinta en Ineu (Arad) la 18-an de februaro 1942.

Biografio[redakti | redakti fonton]

László Diószeghy studis en belartaj akademioj de Budapeŝto kaj Munkeno kaj li pentris pejzaĝojn, kiujn li ekspoziciis plurfoje en la Nemzeti Szalon de Budapeŝto, en Arado, Nagyvárad kaj Koloĵvaro. Li loksidiĝis en 1907 en Borosjenő, kie li kolektis papiliojn. Liaj fakpublikaĵoj aperis en hungara lingvo en revuo Rovartani Lapok de Budapeŝto, en rumana lingvo (Distrikta Muzeo de Hunedoara, (Deva) 1930). Li verkis monografion pri papilomondo de montaro Retezat, kiu aperis en germana lingvo en revuo Verhandlungen und Mitteilung des Siebenbürgischen Vereins für Naturwissenschaften (1923-30). La gravan parton de lia kolekto konservas la Székely Nemzeti Múzeum de Sfântu Gheorghe.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]