László Hortobágyi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
László Hortobágyi
László Hortobágyi
László Hortobágyi
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1950 (1950-01-01) (74-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo muzikisto
TTT
Retejo http://www.guo.hu/
vdr

László Hortobágyi [lAslO hortobAdji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Hortobágyi László estas hungara komponisto, sitaristo, orkestrestro, hungara reprezentanto de mondmuziko.

László Hortobágyi

László Hortobágyi [1] naskiĝis en 1950 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

László Hortobágyi studis muzikologion kaj indologion laŭ la eblecoj, krome li laboris kiel orgenfaristo en Hungario. Ekde 1967 li entreprenis plurajn privatajn vojaĝojn al norda Barato, kie li studis tradician muzikon laŭ sitaro kaj similaj hindaj instrumentoj. Li ankaŭ registris lokajn melodiojn, krome li legis en bibliotekoj. En 1980 li fondis muzikan societon Gayan Uttejak Mandal, post 4 jaroj arkivon pri orientaj muzikoj, kiu estas unika en Mez-Eŭropo. Li konstante komponas hindajn muzikojn. Li estas membro de esplora projekto por komputila muziko de Instituto de Muzikologio de la Hungara Scienca Akademio. Li ankaŭ publikas muzikologiajn artikolojn pri la hinda muziko. El la kompanio naskiĝis ankaŭ orkestro, kiu registris pli ol 50 muzikdiskojn aŭ KD-ojn. Ilia muziko estas hida kun influo de komputilaj sonoj. Ili estis eldonitaj en pluraj landoj, eĉ la orkestro ricevis premiojn eksterlande.

Elektitaj filmaj muzikoj[redakti | redakti fonton]

  • Haláljog (1992, dokumenta filmo)
  • Megbocsáthatatlanul szeretem a földet (1996, dokumenta filmo)
  • Hagyaték (2001, dokumenta filmo)
  • "Tisztítótűz tetején álltunk" - Tóth Ilona drámája (2008, dokumenta filmo)
  • Por és Istenpor vagyunk (2011, dokumenta filmo)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]