László Kiss (astronomo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: László Kiss
László Kiss
Persona informo
Naskiĝo 8-an de aŭgusto 1972 (1972-08-08) (51-jaraĝa)
en Subotica
Lingvoj serbaanglahungara vd
Ŝtataneco HungarioSerbioAŭstralio vd
Alma mater Scienca Universitato de SzegedScienca Universitato de Szeged vd
Profesio
Okupo astronomo • astrofizikisto vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

László KISS [lAslO kiŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kiss László estas hungara-serba-aŭstraliana astronomo, fizikisto, pedagogo, membro (korespondanta (2013), ordinara (2019)) de Hungara Scienca Akademio. Li uzas la nomformon Kiss L. László dum publikado.

László Kiss [1][rompita ligilo] naskiĝis la 8-an de aŭgusto 1972 en Jugoslavio, en Subotica.

Biografio[redakti | redakti fonton]

László Kiss apartenis al la hungara minoritato en Jugoslavio. Li frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, universitaton jam en Szeged (pro la enlanda milito en la disfalanta Jugoslavio), kie li ankaŭ doktoriĝis. Li komencis instrui samloke en la universitato en 1991. Inter 2002-2009 li esploris en Sidnejo. Reveninta al Hungario li ekhavis postenon en Budapeŝto, en astronomia instituto de MTA. Ĝis tiam li malkovris multe da asteroidoj. Li havas edzinon, kiu naskis 2 filojn.

La asteroido 113202 Kisslászló[1] estis nomita en lia honoro.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Amatőrcsillagászok kézikönyve (Manlibro de amatoraj astronomoj), (1999) kune kun aliaj
  • Meteor csillagászati évkönyv 2013 2012, kune kun aliaj

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]