László Pap

El Vikipedio, la libera enciklopedio
László Pap
Persona informo
Naskiĝo 9-an de decembro 1943 (1943-12-09) (80-jaraĝa)
en Diósgyőr
Ŝtataneco Hungario
Alma mater József Attila Gimnázium • Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto
Okupo
Okupo elektrika inĝeniero
vdr

László PAP [lAslO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Pap László (naskiĝis la 9-an de decembro 1943 en Diósgyőr) estas hungara inĝeniero, profesoro, membro (korespondanta en 2001, ordinara en 2007) de Hungara Scienca Akademio, membro de Academia Europaea (2008).[1]

Biografio[redakti | redakti fonton]

László Pap frekventis gimnaziojn laŭvice en Miskolc kaj Budapeŝto, poste li akiris diplomon en Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto en 1967. Post siaj studoj li estis asistanto (baldaŭ docento) en la universitato. Interrompo okazis en 1968, ĉar li estis soldato duonjaron. Li edziĝis en 1973, baldaŭ li havis 2 filojn. En 1980 li doktoriĝis (habilitiĝo) en la universitato. En 1992 li doktoriĝis antaŭ la Hungara Scienca Akademio, en la sama jaro li estis nomumita profesoro, sed li estis ankaŭ katedrestro ĝis 2008. Inter 1994 kaj 2000 li estis dekano, inter 2001-2004 vicrektoro. Li okupiĝis pri telefonio, teknologio pri dissendo de poŝtelefonoj. Li ricevis premiojn aŭ memormedalojn inter 1972-2012.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Oszcillátorok stabilitása (1975) - kunaŭtoro
  • Intrauterine growth retardation: ultrasonic diagnosis (1983) - kunaŭtoro
  • A szórt spektrumú kommunikáció néhány elméleti és gyakorlati problémája (1992)
  • Multiple-access capability of synchronous FHSS wireless networks: An analysis of the effects of the spacing between hopping carriers (2007) - kunaŭtoro
  • General interference analysis of M-QAM and M-PSK wireless communications (2013) - kunaŭtoro

Fontoj[redakti | redakti fonton]