László Rajk

El Vikipedio, la libera enciklopedio
László Rajk

RAJK László [rajk la'slo] (Székelyudvarhely, 8-a de majo 1909 - 15-a de oktobro 1949) estis hungara komunista gvidanto, kiu sensukcese opoziciis la stalinistan gvidanton Mátyás Rákosi en la postmilita (2-a) periodo.

Rajk partoprenis en la Internacia Brigado dum la Hispana Enlanda Milito. Li veturis al Francio, antaŭ reveno al Hungario en 1941. Tiam lin kaptis la hungara polico kaj enprizonigis lin. Lin liberigis la Ruĝa Armeom, fine de la milito.

En Hungario, en la komunisma registaro de ĉefministro Rákosi, Rajk laboris kiel ministro pri internaj aferoj.

Pro liaj kritikoj pro troa altrudo de stalinismo en la politiko, li estis aretsita en septembro de 1949. Pro la konfesaj metodoj de la stalinisma polico, li konfesis labori por la kontraŭkomunista antaŭa gvidanto Miklós Horthy, jugoslavia gvidanto Tito, kaj Usono. Rezulte de la konfesoj, li estis ekzekutita.

Lia re-entombigo – la 6-an de oktobro, 1956 estis grava antaŭludo por la hungara revolucio de 1956.

Li havas la filon samnoman: Rajk László juna, kiu aktive partoprenis en la opoziciaj movadoj de la 1980-aj jaroj. Li nun laboras kiel arkitekto.