László Urbányi

El Vikipedio, la libera enciklopedio

László Urbányi [lAslO urbAnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Urbányi László estis hungara kemiisto, profesoro. Lia alternativa familia nomo estis Urbanek.

László Urbányi [1] naskiĝis la 29-an de januaro 1902 en Rákosszentmihály. Li mortis la 7-an de majo 1974 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

László Urbányi frekventis mezlernejon en Budapeŝto, poste li akiris kemian diplomon en Reĝa Teknika Universitato palatino József en 1926. Post siaj studoj li esploris en la Veterinara Altlernejo apud József Marek. En 1928 li doktoriĝis, ekde 1931 li estis asistanto en universitato József. En 1935 li estis nomumita universitata laboratoriestro, en 1937 privata profesoro, en 1943 publika ordinara profesoro (aŭ katedrestro ĝis 1957), en 1947 institutestro, en 1950 vicdekano. Li doktoriĝis antaŭ la Hungara Scienca Akademio en 1952. En la lernojaro 1956 li gvidis la veterinaran altlernejon, dum la hungara revolucio de 1956 li defendis la altlernejon, tial post la falo li estis translokita al instituto. En 1967 li pensiuliĝis, sed ĝis 1973 li estis konsilisto. Li ricevis 4 premiojn inter 1961-1973. Li okupiĝis pri bestaj nutraĵoj, li kreis tabelon pri la necesaj elementoj.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Takarmányozási tabella és útmutató (Nutraĵa tabelo kaj gvidilo), (1928)
  • Háziállatok takarmányozása (1943)
  • Rachitis (1930, 1932)
  • Általános kémia (Ĝenerala kemio), (1956)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.