László Vajda (aktoro)
László Vajda | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Vajda László |
Naskiĝo | la 19-an de novembro 1943 en Budapeŝto |
Morto | la 16-an de julio 1995 en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 31-6-19 |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (–1967) |
Familio | |
Infano | Milán Vajda |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
László Vajda [lAslO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Vajda László estis hungara aktoro, voĉoaktoro.
László Vajda [1] naskiĝis la 19-an de novembro 1943 en Budapeŝto, li mortis la 16-an de julio 1995 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]László Vajda frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris aktoran diplomon en Teatra kaj Filma Altlernejo en 1967. Lia ĉefinstruisto estis Ottó Ádám. Post siaj studoj li aliĝis al trupo de Teatro Szigligeti (Szolnok), poste inter 1970–1972 al Nacia Teatro (Miskolc). Li apartenis al Teatro Csiky Gergely (Kaposvár) inter 1972-1978, poste al Nacia Teatro (Budapeŝto). Li apartenis al la fondintaj membroj de Teatro Katona József ekde 1982 ĝis sia morto. Li ricevis premiojn en 1975 kaj 1988. Lia filo estas same aktoro Milán Vajda.
Elektitaj teatraj roloj
[redakti | redakti fonton]- William Shakespeare:
- Hamleto - Polonius
- Epifanio: aŭ kiel vi volas - Nemes Böffen Tóbiás
- Nikolaj Gogol: A revizor - juĝisto
- Anton Ĉeĥov: Tri fratinoj - Kuligin
Elektitaj kinaj filmaj roloj
[redakti | redakti fonton]- Egy kis hely a nap alatt (1973)
- Banánhéjkeringő (1986)
- Ni neniam mortos! (1993)
Elektitaj televiziaj filmaj roloj
[redakti | redakti fonton]- Halálnak halála (1969)
- Boldogság (1977)
- József Eötvös: A falu jegyzője (1986)
- Patika (serio, 1994-1995)
Dubladaj roloj
[redakti | redakti fonton]- en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj de John Goodman, Bud Spencer kaj aliaj [2]
Memorigiloj
[redakti | redakti fonton]- strato en Budapeŝto (2015) [3] Arkivigite je 2015-09-24 per la retarkivo Wayback Machine
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografieto[rompita ligilo]
- [4]