Lääneranna, tutfomale Lääneranna vald, estas nova malurba komunumo en Estonio kreita en 2017, kiu baze estas posteulo de la antaŭaj komunumoj Lihula vald kaj Hanila vald en la pli norda distrikto Läänemaa kaj la komunumoj Varbla vald kaj Koonga vald en la pli suda distrikto Pärnumaa. La tuta nova komunumo nun apartenas al la distrikto Pärnumaa kaj situas en la pleja okcidento de la kontinenta parto de Estonio (pli okcidente ankoraŭ situas iuj insuloj en la balta maro). Laŭ la stato de 2023 en la komunumo vivis 5 092 loĝantoj sur areo de 1 362,67 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 4 loĝantoj/km². Ĝi havas sian administran centron en la urbo Lihula, historie ankaŭ germaneLeal, kvankam la lokaj germanaj baltoj preskaŭ ĉiuj devis forloĝiĝi sekve de la sekreta aldona protokolo de la pakto Ribbentrop-Molotov inter Nazia Germanio kaj Sovetunioaŭguste1939.