Lóránt Dezső

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lóránt Dezső
Persona informo
Naskiĝo 7-an de majo 1914 (1914-05-07)
en Budapeŝto
Morto 16-an de decembro 2003 (2003-12-16) (89-jaraĝa)
en Debrecen
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo fizikistoastronomo
vdr

Lóránt DEZsŐ [deĵO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Dezső Lóránt estis hungara astronomo, profesoro, fizikisto.

Lóránt Dezső [1] naskiĝis la 7-an de majo 1914 en Budapeŝto. Li mortis la 16-an de decembro 2003 en Debrecen.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Lóránt Dezső akiris diplomon en Scienca Universitato Pázmány Péter en 1938, poste helpe de stipendio li lernis jaron en observatorio kaj universitato en Zuriko. Inter 1940 kaj 1948 li estis observatoriestro en Kluĵo, krome li instruis en Universitato Bolyai de Kluĵo. Ekde 1948 li laboris en observatorio de Budapeŝto, kie li okupiĝis pri fizika funkciado de Suno. Inter 1957 kaj 1982 li estis gvidanto de la observatorio en Debrecen, poste li pensiuliĝis, tamen li laboris plu samloke kiel konsilisto ĝismorte. Ekde 1976 li transprenis redaktadon de Greenwicha katalogo pri Suno-agoj.

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]