Lóránt Schuster

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lóránt Schuster
Lóránt Schuster en 2012
Lóránt Schuster en 2012
Persona informo
Naskiĝo 20-an de majo 1949 (1949-05-20) (74-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
vdr

Lóránt Schuster [ŝuster], laŭ hungarlingve kutima nomordo Schuster Lóránt estas hungara tekstopoeto, orkestrestro. Li estas tia orkestrano, kiu nek kantas, nek muzikas per instrumento, tamen li estas laŭvorta "avangardo" staranta la unua antaŭ la publiko, konferanseas kaj plej ofte aplaŭdas laŭ la ritmoj. Tiu rolo estas escepte en la hungara muzika vivo. Nature li ankaŭ administras la orkestrajn aferojn.

Lóránt Schuster (dekstre la 2-a) en 1986

Lóránt Schuster[1] naskiĝis la 20-an de majo 1949 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Lóránt Schuster maturiĝis en gimnazio, poste li soldatservis duonjaron. Li aliĝis al ŝlagrorkestro en 1968, kiu en 1973 estis alinomita P. Mobil. En 1985 li fondis kulturan firmaon. Inter 1998–2002 li estis deputito en la ĉefurba municipo. Li estas eksedziĝinta, lia iama edzino naskis 2 filinojn. Li ricevis premion en 2016. Aktuale en 2018 li estas malsana havanta kanceron.

Elektitaj ŝlagrotekstoj [1][redakti | redakti fonton]

  • Csillag Leszel
  • Kétforintos dal
  • Újra kezdeném

Liaj filmaj roloj[redakti | redakti fonton]

  • Kopaszkutya (1981, bandestro)
  • Könnyű testi sértés (1983, gasto)
  • István, a király (1984)
  • Könnyű vér (1990, amiko)

Lia verko[redakti | redakti fonton]

  • A kintornás szerencséje (rokopereto, 1976)

Liaj libroj[redakti | redakti fonton]

  • Kaptafa. Kocsmai beszélgetések Rozsonits Tamással (2015)
  • Csiriz. Kocsmai beszélgetések Rozsonits Tamással (2018)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]