Laŭteca pedalo
Aspekto
Laŭteca pedalo estas muzika efektaparato kiu perpiede variigas la laŭtecon de amplifita muzikilo (plejofte elektra gitaro, basgitaro, klavaro, orgeno, ktp). Ĝi konsistas el fiksita surgrunda parto kaj baskula parto ligita al potenciometro plejofte logaritma.