La ĉaso (2012)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La ĉaso
filmo
Originala titolo Jagten
Originala lingvo dana lingvo
Kina aperdato 20 maj. 2012, 28 mar. 2013, 21 feb. 2013
Ĝenro filma dramo
Kameraado Charlotte Bruus Christensen
Reĝisoro(j) Thomas Vinterberg
Produktisto(j) Thomas Vinterberg • Sisse Graum Jørgensen • Morten Kaufmann
Scenaro Thomas Vinterberg • Tobias Lindholm
Loko de rakonto Danio
Muziko de Nikolaj Egelund
Rolantoj Mads Mikkelsen • Thomas Bo Larsen • Alexandra Rapaport • Susse Wold • Lars Ranthe • Anne Louise Hassing • Bjarne Henriksen • Lasse Fogelstrøm • Thomas Vinterberg • Troels Thorsen • Jytte Kvinesdal • Rasmus Lind Rubin • Ole Dupont • Sebastian Bull Sarning • Nina Christrup • Mona C. Soliman • Frank Rubæk • Nicolai Dahl Hamilton • Daniel Engstrup • Josefine Gråbøl • Øyvind Hagen-Traberg • Kim Westi Rasmussen • Annika Wedderkopp • Thomas Rafslund Ravn • Jakob Højlev Jørgensen • Duilio Marzio • Karina Fogh Holmkjær • Thomas Winkel Ravn • Martin Boserup • Thomas Ravn
Produktinta firmao Zentropa 
Nordisk Film
Honorigoj Nordic Council Film Prize • Eŭropa Filmopremio por la Plej Bona Scenaristo
IMDb
vdr

La ĉaso (dane Jagten) estas dana filmo de 2012 ĉefrola Mads Mikkelsen. La filmo temas pri viro kies vivo estas detruita post kiam li estas maljuste suspektita je seksmisuzo de infanoj. La filmo estis granda sukceso, kaj gajnis al Mikkelsen la titolon de plej bona aktoro ĉe la Festivalo de Cannes. La filmo ankaŭ estis nomumita por la Ora Globo de la plej bona internacia filmo fremdlingva kaj la Akademia premio por la plej bona fremdlingva filmo.

Intriga resumo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Lucas, estas divorcita viro kiu vivas en malgranda kaj forte socie ligita urbeto de ĉasistoj en Danio. Li laboras kiel instruisto en loka infanĝardeno, kaj estas tre populara ĉe la infanoj. Li komencas rekonstrui sian vivon, konvinkas sian dekaĝulan filon Marcus translokiĝi kune kun li, kaj evoluigas romantikan rilaton kun sia kolegino ĉe la laboro. Tamen, tre imagiva knabino nomita Clara asertas ke Lucas sekse atakis ŝin. La vivo de Lucas tuj estas detruita. Li estas maldungita de lia laboro, lia partnero rompas la rilatojn kun li, kaj lia filo estas fremdigita de li. Li estis prenita en prizorgon fare de la polico, sed baldaŭ estis liberigita pro manko de indiko. Malgraŭ tio, li iĝas forpelito en la malgranda ĉasista komunumo kiu estas lia tuta mondo.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]