La Ĝardeno de la torturoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La Ĝardeno de la torturoj (Le Jardin des supplices) estas romano de la franca verkisto Octave Mirbeau, eldonita en 1899, dum la Dreyfus-afero.

Auguste Rodin, Le Jardin des supplices, 1902

La temo[redakti | redakti fonton]

La romano havas tri partojn : en la unua parto, "Frontispico", dum kunveno de intelektuloj pozitivistoj, en domo de akademia verkisto kaj kontraŭ-Dreyfus-ema, oni parolas plene libere pri krimo, kiel pri natura instinkto; en la dua parto, "En misio", temas pri la politika historio de la rakontanto, koruptita viro, sendita kiel embriologisto en scienca "misio" en Cejlono ; en la tria parto, "La Ĝardeno de la torturoj", la anonima rakontanto kaj lia amantino Clara, sadisma kaj histeria anglino, vizitas ĉinan malliberejon, kie estas torturatoj, kaj la spektaklo de la abomenaĵoj havigas al Clara erotikan ekstazon.

Komentoj[redakti | redakti fonton]

La romano estas denunco pri la subpremaj socioj, kiuj ĉiuj apogas sin sur murdoj kaj, pli ĝuste, sur koloniismo, franca kaj angla, kiu transformas tutajn kontinentojn al veraj tortur-ĝardenoj. Ĉi tiu tre speciala libro, kie miksiĝas priskriboj pri floroj kaj torturoj, sekso kaj sango, estas konsiderata, kiel unu el la plej bonaj verkoj de la dekadenca literaturo.

Citaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • "Murdo estas la plej granda el la homaj maltrankviloj, kaj ĉiuj niaj agoj devenas el ĝi."
  • "Tiu neceso mortigi naskiĝas en la homo kun la neceso manĝi kaj ambaŭ impulsoj interkonfuziĝas. Ĉi tiu instinkta neceso, motoro de ĉiuj vivantaj organismoj, disvolviĝas por la eduko anstataŭ nuliĝi, kaj la religioj sanktigas ĝin anstataŭ ol malbeni ĝin."
  • "Putrado estas la eterna reviviĝo de la vivo..."
  • "La virinoj portas nevenkeblan detruo-forton !"
  • "La Pordoj de la vivo malfermiĝas nur al mortaĵo, malfermiĝas nur al la palacoj kaj la ĝardenoj de la morto... Kaj la universo al mi aperas kiel vastega, fatala Ĝardeno de la Torturoj... Ĉie sango, kaj tie kie estas pli da vivo, ĉieas hororaj turmentistoj, kiuj ŝiras la karnojn, segas la ostojn, kuspe turnas la haŭton, kun ĝoj-timigaj vizaĝoj... Ha jes ! La Ĝardeno de la Torturoj !... La pasioj, la apetitoj, la interesoj, la malamoj, la mensogo ; kaj la leĝoj, kaj la sociaj institucioj, kaj la justeco, la amo, la gloro, la heroeco, la religioj estas ĝiaj monstraj floroj kaj la teruraj instrumentoj de la eterna homa suferado."

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]