La Belga Sonorilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo temas pri iama esperantlingva gazeto en Belgujo aperanta inter 1902 kaj 1908. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Sonorilo (apartigilo).

La Belga Sonorilo estis la unua esperantlingva gazeto en Belgujo. Ĝia unua numero aperis en septembro 1902, eldonita proprakoste de Charles Lemaire, kaj administrata de Antoon Jozef Witteryck en Bruĝo. En 1906 ĝi iĝis la oficiala organo de Belga Ligo Esperantista. En 1908 ĝi iĝis gazeto en la lingvo Ido. Pro tio iuj aktivuloj en Antverpeno kaj Bruĝo kreis novan revuon: Belga Esperantisto.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]