La Colilla

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
La Colilla
La Colilla 44.jpg

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 05192 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 341  (2021) [+]
Loĝdenso 31 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 39′ N, 4° 46′ U (mapo)40.646111111111-4.7658333333333Koordinatoj: 40° 39′ N, 4° 46′ U (mapo) [+]
Alto 1 m [+]
Areo 11 km² (1 100 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de La Colilla
Situo de La Colilla

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo La Colilla [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

La Colilla [lakoLIlja] estas municipo en la centro de la provinco Avilo, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al Komarko de Avilo kaj al la jurisdikcia teritorio de Avilo, en la centro de la provinco.

La Colilla en la provinco Avilo.
Komarkoj de la provinco Avilo; Komarko de Avilo centre, rozkolore.
Sonorilmuro.
Tradicia arkitekturo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 11,26 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 341 loĝantojn. Ĝi perdis 350 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, sed jam dum la 21-a jarcento ĝi rekuperis pli ol 150 loĝantojn pro utilo kiel dormurbo. Ĝi distas 12 km de Avilo, provinca ĉefurbo, en la Valo Amblés. Okcidente la tereno estas pli montara, apartenanta al la Sierra de Ávila, kie elstaras Las Picotillas (1256 m). La altitudo gamas inter tiuj 1256 m de Las Picotillas kaj 1072 m sur la valo. La domaro kuŝas sur 1117 m.

Ĝi limas kun Martiherrero, Casasola, Ávila, La Serrada kaj El Fresno.

Historio[redakti | redakti fonton]

Estas restaĵoj el la Kuprepoko ĝis Bronzepoko nome mueliloj (agrikulturo) kaj sagopintoj (ĉasado). En Ferepoko estis loĝado de vetonoj: kastrumo, kaj du specimenoj de "verraco" [beRAko], granitaj skulptaĵoj de porko-bovo.

En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Kastilio. Pelj frua mencio estas de 1250, kaj pli limdetalaj de fino de la 15-a jarcento.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, terpomoj, beto) kaj brutobredado (ĉefe bovoj kaj ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado). Tiu municipo estas konata pro siaj antikvaj kaj gravaj ŝtonminoj el kiuj oni elfosis ŝtonojn por konstrui parton de la monumentoj de Avilo, kiel la Katedralo de Avilo, la baziliko de Sankta Vincento aŭ la Murego de Avilo. Pri tio estas simbolaj ikonoj en la blazono.

Bildo[redakti | redakti fonton]

Panoramo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]