La Défense - Michelet (pariza metrostacio)
La Défense - Michelet | ||||
---|---|---|---|---|
Konstruaĵo "Carré Michelet"
| ||||
Lokigo | ||||
Lando | Francio | |||
Komunumo | Puteaux (La Défense) | |||
Geografia situo | 48° 53′ 16″ N, 2° 14′ 48″ O (mapo)48.8877782.246667Koordinatoj: 48° 53′ 16″ N, 2° 14′ 48″ O (mapo) | |||
| ||||
Historio | ||||
Malfermo | neniam malfermita | |||
Administrado kaj utiligado | ||||
Metro-linio | ||||
La Défense - Michelet estas aborta projekto de konstruado de stacio de la Metroo de Parizo.
La nomo Michelet estas tiu de sektoro en afer-kvartalo La Défense.
Historio[redakti | redakti fonton]
Dum la 1970-aj jaroj, kiel rezulto de la konstruado de kelkaj konstruaĵoj en La Défense, la "Établissement public pour l'aménagement de la région de la Défense" (EPAD) planis plilongigon okcidenten de linio 1. Tial ĝi rezervis spacon sub la fundamentoj de iuj konstruaĵoj kio ebligus la konstruadon de du stacioj, La Défense - Michelet kaj Élysées La Défense.
En 1992, kiam RATP plilongigis la metrolinion, ĝi forĵetis trapason sub la Sejno, planitan de EPAD 20-kelk jarojn pli frue. Ĝi preferis anstataŭe plilongigi la linion super la Sejno, specife uzante la Ponton de Neuilly.
La nova vojo uzata hodiaŭ uzas la stacion Esplanade de la Défense, proksimume 100 metrojn nordoriente de La Défense - Michelet.
Koncerne la stacion La Défense - Michelet, ĝi devus malaperi en 2017 kiel parto de la rekonstruo de la konstruaĵo "Carré Michelet" sub kiu ĝi situas, kaj kiu integros la ŝelon kiel suplementan nivelon de kelo.[1]
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ « Eiffage Construction va rénover le Carré Michelet à La Défense » Arkivigite je 2017-12-01 per la retarkivo Wayback Machine, Le Moniteur, 23 novembro 2016.
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
- Metroo de Parizo
- Listo de metrostacioj de Parizo
- Fantomaj stacioj de la metroo de Parizo
- La Défense
- Esplanade de la Défense (pariza metrostacio)
- Élysées La Défense (pariza metrostacio)
Fonto[redakti | redakti fonton]
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo La Défense - Michelet (métro de Paris) en la franca Vikipedio.