Saltu al enhavo

La française et l’amour

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el La Française et l'Amour)
La française et l’amour
filmo
Originala titolo La Française et l'Amour
Originala lingvo franca lingvo
Kina aperdato 1960
Ĝenro komedia dramo
Kameraado Robert Lefebvre
Reĝisoro(j) Henri Decoin • Jean Delannoy • Michel Boisrond • René Clair • Henri Verneuil • Christian-Jaque • Jean-Paul Le Chanois
Scenaro Félicien Marceau • Louise Lévêque de Vilmorin • Annette Wademant • René Clair • France Roche • Charles Spaak • Jean-Paul Le Chanois
Muziko de József Kozma • Norbert Glanzberg • Georges Delerue
Rolantoj Darry Cowl • Sophie Desmarets • Pierre Mondy • Valérie Lagrange • Claude Rich • Marie-José Nat • Dany Robin • Paul Meurisse • 弗朗索瓦·佩里耶 • Annie Girardot • Robert Lamoureux • Martine Carol • Silvia Monfort • Guy Henry • Paul Villé • Robert Rollis • Simone Renant • Suzanne Nivette • Yves-Marie Maurin • Yves Robert • Jean-Paul Belmondo • Michel Serrault
IMDb
vdr

La française et l’amour (en Esperanto: Francinoj kaj amo) estas franca amafera skeĉa filmo publikigita en 1960.

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La filmo estas formita per sep epizodoj realigitaj de sep francaj reĝisoroj, kiuj resumas la amaferajn etapojn de francinoj en la 1960-aj jaroj:

  1. La infanaĝo de Henri Decoin; Gisèle Bazouche, 9-jaraĝa, demandas al siaj gepatroj «kiel venas la infanoj». Ne sciante kion respondi, ili gepordistinoj de pariza loĝejaro, petas helpon al kelkaj samloĝantoj: prostitutino, kolonelo kaj instruisto.
  2. La adolesko de Jean Delannoy; Bichette Martin sentas siajn unuajn adoleskajn sentojn. Fermita antaŭ la kuracisto de familio, ŝi estas pli malferma sur la strando. Ŝiaj gepatroj ne scias kion fari por evii ŝin kisi junulojn. Krome, ŝi revas princon, laŭ formo pli modernaj.
  3. La virguleco de Michel Boisrond; Ginette estas fianĉino de François, kiu malkontentas ĉar Ginette, ankoraŭ virga, volus atendi geedziĝon por amori. La gefianĉoj decidas finfine amori post danceja vespero.
  4. La geedzeco de René Clair; en la trajno kiu posrtas ili al mielmonato, la ĵus geedzoj Line kaj Charles ekkverelas pro banalaĵoj kaj faras scenojn de ĵaluzo pro rigardo aŭ rideto kun iu pasaĝero.
  5. La adultino de Henri Verneuil; Nicole seniluziiĝas ĉe sia edzo Jean-Claude, fierema viro. Ŝi ekflirtas kun Gilles, juna flirtemulo. Jean-Claude malkovras hazarde ilian rilaton kaj finigas ĝin dum li mem plutenas siajn diskretajn adultajn rilatojn...
  6. La divorco de Christian-Jaque; Danielle kaj Michel divorcas promesante resti amikeme. Iliaj advokatoj kaj familio zorgas pri la kreado de polemikoj kaj transformado de ilia rilato en luktoj internaj.
  7. La virino sola de Jean-Paul Le Chanois; fraŭdulo Désiré uzas siajn talentojn de allogisto por ŝteli el tri solaj virinoj.

La aktoro Jacques Bernard estas la rakontisto kiu certigas la kontinuecon de la skeĉoj.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]