La Fresneda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el La Fresneda (Teruel))
La Fresneda
municipality of Aragon

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 44596
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 463  (2023) [+]
Loĝdenso 12 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 56′ N, 0° 4′ O (mapo)40.92789460.074259799999993Koordinatoj: 40° 56′ N, 0° 4′ O (mapo) [+]
Alto 586 m [+]
Areo 39,479417 km² ( 394 7.9 417 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
La Fresneda (Provinco Teruelo)
La Fresneda (Provinco Teruelo)
DEC
La Fresneda
La Fresneda
Situo de La Fresneda
La Fresneda (Hispanio)
La Fresneda (Hispanio)
DEC
La Fresneda
La Fresneda
Situo de La Fresneda

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo La Fresneda [+]
vdr

La Fresneda [lafresNEda] (La Freixneda en kataluna) estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la centro de la nordorienta komarko Matarraña, kies administracia ĉefurbo estas Valderrobres. La loknomo La Fresneda estas etimologie komprenebla kiel La Fraksenaro kaj tiukadre aperas arbo, supozeble frakseno en la municipa blazono.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Panoramo.

Ĝi estas je 168 km de Teruelo, provinca ĉefurbo, sur 585 msm de altitudo.​ La municipa teritorio estas en la centro de la komarko; ĝi komunikas laŭ la regiona ŝoseo A-231 kun Valderrobres sudoriente kaj kun Valjunquera nordokcidente, krome tute apude oriente estas Torre del Compte kaj La Portellada sude. La loko estas ĉe la Iberia Sistemo.

La loko apartenas al la nomita Aragona Strio, kaj en la municipo la loka parolmaniero estas inter la variaĵoj klasitaj kiel dialektoj de la kataluna. Krome, la tuta loĝantaro regas kaj povas uzi la kastilian.

Historio[redakti | redakti fonton]

La urbodomo kaj la placo.

La loko estis konkerita en 1170 fare de Alfonso la 2-a kaj estis parto de donaco kiun la monarko faris al la Ordeno de Kalatravo. La 14an de Decembro 1283, per dokumento subskribita en Zaragozo, la reĝo Pedro la 3-a donis al La Fresneda la titolon de villa.

En 1643, dum la milito de Segadors (Segistoj), la trupoj kontraŭ Filipo la 4-a sieĝis la urbon. Dum la Milito de Hispana Sukcedo, en 1706, la urbo estis de la aŭstri-ista armeo. Dum la Unua Karlisma Milito, la generalo Cabrera kaptis la Fresneda. Fine de 1839, Cabrera, antaŭ forlasi La Fresneda, ordonis detrui la kastelon kaj fortikaĵojn cele al evitado de ties uzado fare de la malamikoj.

En la 1910-aj kaj 1920-aj jaroj disvolviĝis diversajn laboristajn organizojn. En 1931 la Laborista Centro estis kontrolita de la CNT kaj post la liberecana insurekcio de 1933, nome la 8an de Decembro, ilia lokalo estis rabita kaj detruita. En 1936 dum la Hispana Enlanda Milito La Fresneda restis en la teritorio de la Respubliko kaj konstituiĝis revolucia komitato. Oni kolektivigis la terojn kaj la nuligon de la ŝtata monunuo, anstataŭita de loka monunuo. Fine de la milito multaj lokanoj elmigris kaj inter 1939 kaj 1947 okazis agado de la gerilanoj kontraŭfrankistaj en la komarko.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en La Fresneda kie oni malaltiĝis ĝis nunaj 457 loĝantoj laŭlonge de la jarcento.

Ekonomio kaj vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Sanktejo de la Virgen de Gracia.

Bazo de ekonomio nun estas agrikulturo (olivarboj kaj migdalarboj) kaj ĉefe brutobredado (ŝafoj kaj porkoj) kaj sekva nutrindustrio.

Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo.

Inter vidindaĵoj menciendas la urbodomo de la 16-a jarcento, la Sanktejo de la Virgen de Gracia de la 18-a jarcento je 5 km de la urba kerno, la kapelo de Pilar de la 17-a ĝis 18-a jarcento, la preĝejo de Sankta Maria de la 16-a ĝis 17-a jarcento, la Palaco de "Encomienda" de la Ordeno de Kalatravo de la 16-a jarcento, la prizono de la 16-a jarcento, kaj la Ermitejo de Sankta Barbara de la 18-a jarcento.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]