Valjunquera

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Valjunquera
municipality of Aragon
Administrado
Poŝtkodo 44595
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 331  (2023) [+]
Loĝdenso 8 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 57′ N, 0° 2′ O (mapo)40.9526710.026026699999989Koordinatoj: 40° 57′ N, 0° 2′ O (mapo) [+]
Alto 552 m [+]
Areo 41,836585 km² ( 418 3.6 585 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Valjunquera (Provinco Teruelo)
Valjunquera (Provinco Teruelo)
DEC
Valjunquera
Valjunquera
Situo de Valjunquera
Valjunquera (Hispanio)
Valjunquera (Hispanio)
DEC
Valjunquera
Valjunquera
Situo de Valjunquera

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Valljunquera [+]
vdr

Valjunquera [balĥunKEra] (Valljunquera en kataluna) estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la nordokcidento de la nordorienta komarko Matarraña, kies administracia ĉefurbo estas Valderrobres. La loknomo Valjunquera estas etimologie komprenebla kiel Valo de junkejoJunkovalo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas je 162 km de Teruelo, provinca ĉefurbo, sur 552 msm de altitudo.​ La municipa teritorio estas en la nordokcidento de la komarko; ĝi komunikas laŭ la regiona ŝoseo A-231 kun La Fresneda sudoriente kaj Valdealgorfa kaj Alcañiz nordokcidente; krome estas Valdeltormo nordoriente. La loko estas ĉe la Iberia Sistemo kie estas nombraj ravinoj kaj torentoj de la baseno de la rivero Matarraña. La altitudo gamas inter 693 m sude kaj 480 m borde de la Val de los Abochales, nodoriente.

La loko apartenas al la nomita Aragona Strio, kaj en la municipo la loka parolmaniero estas inter la variaĵoj klasitaj kiel dialektoj de la kataluna. Krome, la tuta loĝantaro regas kaj povas uzi la kastilian.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ŝajne la loko estis ene de muregoj (el kiuj restis malmultaj restaĵoj) en epoko de Al Andalus. La konkero fare de kristanoj okazis en la 12-a jarcento. La reĝo donis la lokon al la Ordeno de Kalatravo. Prospero okazis inter la 16-a kaj 17-a jarcentoj kiam oni konstruis plej multe. Dum la Milito de Hispana Sendependigo, kaj la politika malstabileco kaj la forta militimpostado domaĝis la loĝantaron. La Karlismaj militoj denove rezultis en mortigado kaj detruo.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Valjunquera kie oni malaltiĝis el 1 400 loĝantoj de 1924 al nur 342 en 2021 laŭlonge de la jarcento.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Abandonita loĝloko Mas del Labrador aŭ Lo Mas del Llaurador (Valljunquera).

Bazo de ekonomio nun estas agrikulturo (olivarboj kaj migdalarboj) kaj ĉefe brutobredado (ŝafoj kaj porkoj) kaj sekva nutrindustrio. Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo. Inter vidindaĵoj estas la preĝejo, la urbodomo, ermitejoj, fontoj, la kapeloj, basenoj, kaj naturaj lokoj kiel ĉe la abandonita loĝloko Mas del Labrador kun la preĝejo de San Juan Degollado aŭ Sant Joan Degollat.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]