Valderrobres

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Valderrobres
municipality of Aragon

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 44580
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 2 517  (2023) [+]
Loĝdenso 20 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 53′ N, 0° 9′ O (mapo)40.8833333333330.15000000000001Koordinatoj: 40° 53′ N, 0° 9′ O (mapo) [+]
Alto 510 m [+]
Areo 124,039366 km² (1 240 3.9 366 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Valderrobres (Provinco Teruelo)
Valderrobres (Provinco Teruelo)
DEC
Valderrobres
Valderrobres
Situo de Valderrobres
Valderrobres (Hispanio)
Valderrobres (Hispanio)
DEC
Valderrobres
Valderrobres
Situo de Valderrobres

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Valderrobres [+]
vdr

Valderrobres [baldeRObres] (Vall de Roures en kataluna) estas urbeto kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la centro de la nordorienta komarko Matarraña, kies administracia ĉefurbo estas Valderrobres mem. La loknomo estas etimologie komprenebla kiel Valo de Kverkoj kaj tiukadre aperas kverko en la municipa blazono.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Palaco kaj preĝejo.

Ĝi estas je 179 km de Teruelo, provinca ĉefurbo, sur 508 msm de altitudo.​ La municipa teritorio estas en la centro de la komarko; ĝi komunikas nordoriente kun Cretas, sudoriente kun Beceite, sudokcidente kun Fuentespalda, kaj nordokcidente kun La Fresneda kaj Torre del Compte. La loko estas en la Iberia Sistemo ĉe monteto ĉe kiu fluas la rivero Matarraña, ĉirkaŭita de altaj montoj kaj pinaroj, unu el kiuj estas Peña Aznar uax La Caixa, kun formo de tablo (1014 m.).

La loko apartenas al la nomita Aragona Strio, kaj en la municipo la loka parolmaniero estas inter la variaĵoj klasitaj kiel dialektoj de la kataluna. Krome, la tuta loĝantaro regas kaj povas uzi la kastilian.

Historio[redakti | redakti fonton]

Oni trovis restaĵojn de iberoj tra la teritorio.

Pordego kaj rozo de la preĝejo.

La konkero fare de kristanoj okazis inter la jaroj 1165 kaj 1170, rezulto de la kunlaboro inter la reĝo Alfonso la 2-a de Aragono kaj diversaj militordenoj. Post tio, Alfonso la 2-a en donacdokumento al ĉefepiskopeco de Zaragozo, nomas la valon sur kiu nun estas Valderrobres “Valle de la peña Aznar Lagaya” (Valo de la roko AL) kaj tiel la tutan teritorion. Prospero okazis inter la 16-a kaj 17-a jarcentoj kiam oni konstruis multe.

Laŭ la jarcentoj, La Caixa akumulis legendojn kaj rakontojn kiel rifuĝejo de paŝtistoj kaj loko de pagana kulto, kiel radiko kaj de Valderrobres kaj de Beceite, najbara municipo, kiu kunhavas la duonon de la rokejo. En 1175, tiuj teroj estis donitaj al la episkopo de Zaragozo, kiu tuje subdonis ĝin al Fortún Roberto, kaj la loĝrajtigilo estis de 1183. Je la morto de Pedro López de Oteyza okazis konflikto inter la episkopo de Zaragozo, Jimeno de Luna kaj la reĝo Jakobo la 2-a de Aragono, solvita la 26an de junio 1307 per ioma pago kaj la reveno de la tero de Valderrobres al la jurisdikcio de la episkopeco de Zaragozo, kaj tiel ĝi restis ĝis la dissolvo de la senjoreca reĝimo en la 19-a jarcento.

Inter Oktobro kaj Decembro 1429 Valderrobres estis hejmo de sesioj de la regna parlamento Cortes del Reino de Aragón, preziditaj de Alfonso la 5-a. Pro la Insurekcio de Katalunio en 1640 (apogita de Francio) ĝi iĝis landlimo, kie rifuĝiĝis katalunoj kiuj fuĝis el la konflikto, sed kien ankaŭ venis reĝaj trupoj, kaj atakoj de la franc-katalunaj trupoj, kiuj alvenis ĝis najbara Fuentespalda. La milito okazigis grandajn ekonomiajn perdojn (pro konfiskoj) kaj fortajn epidemiojn. Valderrobres kaj la tuta komarko Matarraña ege suferis pro la Karlismaj militoj, kaj pro la socia fragmentigo kaj pro la interveno de fremdaj trupoj, speciale dum la Unua Karlisma Milito (1833-1840). La loĝloko estis kaptita foje de ambaŭ flankoj kaj okazis multaj mortoj. Ĉeestis militestroj kiel la generalo Ramón Cabrera eksciis pri la ekzekuto de lia patrino, ĵuris revenĝon kaj ordonis aĉan reprezalion, kiu fine estis "mildigita" al mortpafado de tri lokaninoj en la fruktoĝardeno de Martinete.

Fasado de la urbodomo.

La anarkiismo forte enradikiĝis en Valderrobres kaj la komarko Matarraña. Tiukadre la 8an de Decembro 1933, post la ekkono pri la balotaj rezultoj de Novembro favoraj al dekstruloj venis en la loĝlokon centoj de anarkiistoj de la zono, kiuj enpovigis, bruligis la arkivojn por nuligi la terposedadon cele al komunismigo, proklamis la revolucion kaj svingis la ruĝ-nigran flagon el la urbodomo, post kio ili klopodis ataki la policejon. Ĉio finis per la alveno de eksteraj fortoj kaj la aresto de la komarka komitato. Ĉiuokaze tri jarojn poste eksplodis la Hispana Enlanda Milito kaj denove anarkiistoj organiziĝis.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Valderrobres kie oni malaltiĝis el 3 202 loĝantoj en 1910 ĝis nunaj 2 457 loĝantoj laŭlonge de la jarcento. La malpliiĝo ne estis tiom forta kiom ĉe aliaj lokoj de la komarko, ĉar Valderrobres funkciis kiel komarka ĉefurbo.

Ekonomio kaj vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fasado de la kastelo.

Bazo de ekonomio nun estas agrikulturo (olivarboj kaj migdalarboj) kaj ĉefe brutobredado (ŝafoj kaj porkoj) kaj sekva nutrindustrio. Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo.

Multaj vidindaĵoj atestas pri grava pasinteco. Oni alvenas al la antikva kerno laŭ gotika kvararka ponto bekpiliera super rivero Matarraña, kaj la pordego de Sankta Roĥo. Ŝajne la konstruo de la ponto asociiĝis al tiu de la muregoj, ĉirkaŭ 1390 kun finkompletigo ĉirkaŭ komenco de la 15-a jarcento, kiam oni konstruis la plej altajn etaĝojn de la kastelo. En la 16-a jarcento oni konstruis urbodomon, modifante la aspekton de la ponto konektante ĝin kun la placo.

Grava blazondomo estas Casa de los Moles, same kiel la urbodomo kompletigita en 1599. Konektita al la kastelo estas palaco kaj konektita kun tiu, hospital-gastejo, poste lernejo, poste stokejo. La kastelo kaj la preĝejo estas la plej rimarkindaj monumentoj de la urbo. La kastelo estis episkopa, nacia monumento ekde 1931 kaj nuntempe kulturejo. La preĝejo estas gotika, ununava kun flankaj kapeloj kaj fortikeca sonorilturo.

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]