Fuentespalda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fuentespalda
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 44587
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 288  (2023) [+]
Loĝdenso 7 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 48′ N, 0° 4′ O (mapo)40.80681480.064656299999996Koordinatoj: 40° 48′ N, 0° 4′ O (mapo) [+]
Alto 712 m [+]
Areo 38,995203 km² ( 389 9.5 203 ha) [+]
Fuentespalda (Provinco Teruelo)
Fuentespalda (Provinco Teruelo)
DEC
Fuentespalda
Fuentespalda
Situo de Fuentespalda
Fuentespalda (Hispanio)
Fuentespalda (Hispanio)
DEC
Fuentespalda
Fuentespalda
Situo de Fuentespalda

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Fontdespatla [+]
vdr

Fuentespalda [fŭentesPALda] (Fontdespatla en kataluna) estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la sudcentro de la nordorienta komarko Matarraña, kies administracia ĉefurbo estas Valderrobres.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas je 167 km de Teruelo, provinca ĉefurbo, sur 712 msm de altitudo.​ La municipa teritorio estas en la sudcentro de la komarko; ĝi komunikas laŭ la regiona ŝoseo A-1414 kun apuda Valderrobres nordoriente kaj krome sudokcidente kun Peñarroya de Tastavins. La loko estas ĉe la Iberia Sistemo ĉe la kunfluejo de la riveroj Pena kaj Tastavins. La areo estas montara kaj kruta kun granda diverseco geologie ĉar temas pri la koincidejo inter tri grandaj strukturoj de la duoninsula nordoriento: nome Iberia Sistemo, Mediteranea Sistemo kaj Depresio de la grandrivero Ebro. En arbaroj estas pinaroj kaj foje sovaĝaj kaproj. Ĉerivera arbaro de Tastavins najbaras kun kultivkampoj.

La loko apartenas al la nomita Aragona Strio, kaj en la municipo la loka parolmaniero estas inter la variaĵoj klasitaj kiel dialektoj de la kataluna. Krome, la tuta loĝantaro regas kaj povas uzi la kastilian.

Historio[redakti | redakti fonton]

Aperis proksime nur iom da rokpentraĵoj de la Surroka arto ĉe la Mediteranea Arko, kio indikas loĝadon jam de prahistoria epoko. La deveno de la setlejo mem eble estas romia dum oni trovis ankaŭ restaĵojn de iberoj tra la tuta teritorio.

La konkero fare de kristanoj okazis en la 12-a jarcento. Prospero okazis inter la 16-a kaj 17-a jarcentoj kiam oni konstruis multe. Iam estis murego. Fuentespalda aperis menciita keil domaro apartenanta al la teritorio de Peña Aznar Lagaya donita en 1175 al la episkopo kaj preĝejo de San Salvador de Zaragoza. En 1232 oni donis ĉarton rajtigilan por loĝado al novaj loĝantoj devenaj plejparte de la norda zono de Ilerdo. En 1295, spite la fakton ke ĝi dependis de Valderrobres, ĝi ricevis privilegion havi propran juĝistojn. Tamen Fuentespalda plue pagis impostadon al la episkopeco de Zaragozo. En 1659 oni dispartigis la teritoriojn de Fuentespalda kaj Valderrobres. Post liberigo disde la episkopeco de Zaragozo, la teroj kaj loĝantaro de Fuentespalda, kiel ĝenerale tiuj de Matarraña, suferis la detruajn efikojn de la diversaj militoj. Pro la Insurekcio de Katalunio en 1640 (apogita de Francio) ĝi iĝis landlimo, kie rifuĝiĝis katalunoj kiuj fuĝis el la konflikto, sed kien ankaŭ venis reĝaj trupoj, kaj atakoj de la franc-katalunaj trupoj, kiuj alvenis ĝis Fuentespalda. La milito okazigis grandajn ekonomiajn perdojn (pro konfiskoj) kaj fortajn epidemiojn.

Tio, kun la tradicia manko de bonaj komunikvojoj rezultis en forta elmigrado kaj karaktero ege rura. Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Fuentespalda kie oni malaltiĝis ĝis nunaj 293 loĝantoj laŭlonge de la jarcento.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Bazo de ekonomio nun estas agrikulturo (olivarboj kaj migdalarboj) kaj ĉefe brutobredado (ŝafoj kaj porkoj) kaj sekva nutrindustrio. Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo. Inter vidindaĵoj menciindas la gotikdevena preĝejo kun eminenta orgeno, trietaĝa urbodomo kun grava arkivo kaj figuro de Sankta Mikaelo kun ansero de templanoj, defendturo Torreta nune ekspoziciejo kaj rigardejo, rekonstruita tombejo kun tomboŝtonoj de la 16-a ĝis 18-a jarcentoj, fontano-trinkujo kaj aliaj fontoj (la loknomo Fuente signifas fontojn, kaj fontano montriĝas en la municipa blazono)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]