Beceite

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Beceite
municipality of Aragon

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 44588
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 569  (2023) [+]
Loĝdenso 6 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 50′ N, 0° 11′ O (mapo)40.8318940.1826557Koordinatoj: 40° 50′ N, 0° 11′ O (mapo) [+]
Alto 579 m [+]
Areo 96,721839 km² ( 967 2.1 839 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Beceite (Provinco Teruelo)
Beceite (Provinco Teruelo)
DEC
Beceite
Beceite
Situo de Beceite
Beceite (Hispanio)
Beceite (Hispanio)
DEC
Beceite
Beceite
Situo de Beceite

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Beceite [+]
vdr

Beceite [beZEJte] (Beseit en kataluna) estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la sudoriento de la nordorienta komarko Matarraña, kies administracia ĉefurbo estas Valderrobres.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Panoramo: loĝloko kaj montopasejoj.

Ĝi estas je 186 km de Teruelo, provinca ĉefurbo, sur 579 msm de altitudo.​ La municipa teritorio estas en la sudoriento de la komarko; ĝi komunikas laŭ la regiona ŝoseo A-2412 kun apuda Valderrobres. La loko estas ĉe la Iberia Sistemo apud la montopasejo de Beceite. En ties municipa teritorio ekfluas kaj trafluas la riveroj Matarraña, Ulldemó, Algás kaj Pena.

La loko apartenas al la nomita Aragona Strio, kaj en la municipo la loka parolmaniero estas inter la variaĵoj klasitaj kiel dialektoj de la kataluna. Krome, la tuta loĝantaro regas kaj povas uzi la kastilian.

Historio[redakti | redakti fonton]

Aperis proksime rokpentraĵoj de la Surroka arto ĉe la Mediteranea Arko, kio indikas loĝadon jam de prahistoria epoko. La deveno de la setlejo mem eble estas romia dum oni trovis ankaŭ restaĵojn de iberoj tra la tuta teritorio. La loknomo evidente deriviĝis de la araba bajt Zajd بيت زيد ('la domo de Zajd'). La ekzisto en Aragono de diversaj toponimoj kiuj inkludas la nomon Zajd (ekzemple en Vinaceite, Calaceite, Zaidín, La Zaida, Binaced, ktp.), plus la distrikto -iklim- de Zaidún, sugestas setladon de ŝijaistoj de minoritato zajdi' en la distriktoj oriente de Zaragozo.​

La ponto super la rivero Matarraña estis konstruita de la templanoj en la 12-a jarcento.

La konkero fare de kristanoj okazis en la 12-a jarcento. Prospero okazis inter la 16-a kaj 17-a jarcentoj kiam oni konstruis multe. Estas multaj restaĵoj kiuj atestas pri la historia pasinteco: la urba kerno estas tre bone konservita kaj en ĝi elstaras kvin pordegoj el la mezepoka perimetro de la historia kerno, krom la gotika vendohalo de la 15-a jarcento kun kelkaj ogivaj arkoj. La preĝejo (17a-18a jarcentoj), kies baroka pordego kun salomonaj kolonoj prezidas la placon, kaj konservas kapelon de la 12-a jarcento, kiu ŝajne devenas de la iama preĝejo starigita de la templanoj. La ponto super la rivero Matarraña estis konstruita de la templanoj en la 12-a jarcento. Estas ankaŭ la ermitejo de Sankta Ana de stilo renesanca, la «presoneta» iama prizono de Beceite, la palaco Palau, kelkaj defendoturetoj kaj la Fortikaĵo de Cabrera, iama grava loko dum la karlismaj militoj.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Beceite kie oni malaltiĝis ĝis nunaj 544 loĝantoj laŭlonge de la jarcento.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Bazo de ekonomio nun estas agrikulturo (olivarboj kaj migdalarboj) kaj ĉefe brutobredado (ŝafoj kaj porkoj) kaj sekva nutrindustrio. Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo. Krom la jam menciitaj vidindaĵoj de la urba kerno, estas la interesaj naturaj lokoj, nome la montopasejoj de Beceite, la gorĝoj de la riveroj Matarraña, Ulldemó, Algás kaj Pena kaj la akvorezervejo de tiu lasta. Beceite estas unu de la lokoj plej turismaj de la provinco Teruelo kaj de la tuta regiono Aragono. Nur en la somero 2015 oni kalkulis pli ol 702 000 aŭtojn en la zonoj de distrado kaj banado de la riveroj Matarraña kaj Ulldemó. La loĝloko disponas de bazaj servoj kiel panbakejoj, viandovendejoj, fiŝvendejoj, lernejo, sanservo, apoteko, bankoj, trinkejoj, hoteloj, ruraj domoj kaj entreprenoj de aktiva turismo.

La historio de la loko estis ligita al la industrio de papero, kiu iam estis unu el plej gravaj en la regiono Aragono, kun ĝis ses paperfabrikoj funkciantaj samtempe, kiuj produktis paperon tre bonkvalitan, ludkartojn, kartonon ktp. Tamen la lastaj paperfabrikoj haltis komence de la 1970-aj jaroj kio pliigis la elmigradon kiu estis okazinta ekde la 1950-aj jaroj. Krom la paperindustrio en la loko estis ankŭ kelkaj segejoj kaj malgrandaj karbominoj.

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]