Valdealgorfa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Valdealgorfa
municipality of Aragon

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 44594
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 589  (2023) [+]
Loĝdenso 13 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 59′ N, 0° 2′ U (mapo)40.990833-0.035143699999992Koordinatoj: 40° 59′ N, 0° 2′ U (mapo) [+]
Alto 510 m [+]
Areo 47 km² (4 700 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Valdealgorfa (Provinco Teruelo)
Valdealgorfa (Provinco Teruelo)
DEC
Valdealgorfa
Valdealgorfa
Situo de Valdealgorfa
Valdealgorfa (Hispanio)
Valdealgorfa (Hispanio)
DEC
Valdealgorfa
Valdealgorfa
Situo de Valdealgorfa

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Valdealgorfa [+]
vdr

Valdealgorfa [baldealGORfa] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la nordoriento de la nordorienta komarko Bajo Aragón, kies administracia ĉefurbo estas Alcañiz. La loknomo Valdealgorfa estas etimologie komprenebla kiel Valo de..., dum la cetero laŭ fama arabisto Miguel Asín Palacios rilatas al Algorfa, devena de la araba al-ġurfa(t) (الغرفة) tradukebla kiel stokejo.[1]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas je 160 km de Teruelo, provinca ĉefurbo, sur 510 msm de altitudo.​ La municipa teritorio estas en la nordoriento de la komarko en kiu ĝi limas kun nur du aliaj municipoj inter kiuj Alcañiz norde. Ĝi estas laŭ la nacia ŝoseo N-232 sudoriente de Alcañiz kaj laŭ la nacia ŝoseo N-420 okcidente de Valdeltormo, kaj krome estas Valjunquera sudoriente; ambaŭ el kiuj estas en la strio kie oni parolas la katalunan lingvon.

Nordokcidente: Alcañiz Norde: Alcañiz Nordoriente: Mazaleón
Okcidente: Alcañiz Oriente: Mazaleón kaj Valjunquera
Sudokcidente: Torrecilla de Alcañiz Sude: Torrecilla de Alcañiz kaj Valjunquera Sudoriente: Valjunquera

Historio[redakti | redakti fonton]

La konkero fare de kristanoj okazis en la 12-a jarcento.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Valdealgorfa kie oni malaltiĝis ĝis nunaj 589 loĝantoj laŭlonge de la jarcento.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Bazo de ekonomio nun estas agrikulturo (ĉefe cerealoj, sed ankaŭ iom da fruktarboj, legomoj), brutobredado kaj sekva nutrindustrio. Nune gravas ankaŭ rura turismo.

Estas altiraĵoj en la urbo, nome la preĝejo, ermitejo, kaj piedirado tra proksimaj naturaj lokoj ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]