La Frontera

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Frontera
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 38911
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 4 465  (2023) [+]
Loĝdenso 56 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 27° 45′ N, 18° 1′ U (mapo)27.7534832-18.0107611Koordinatoj: 27° 45′ N, 18° 1′ U (mapo) [+]
Alto 300 m [+]
Areo 80,12 km² (8 012 ha) [+]
La Frontera (Kanariaj insuloj)
La Frontera (Kanariaj insuloj)
DEC
La Frontera
La Frontera
Situo de La Frontera

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo La Frontera, El Hierro [+]
vdr

FronteraLa Frontera [lafronTEra] (La Landlimo) estas urbo kaj municipo en la nordoriento de la insulo El Hierro, nome la plej sudokcidenta en la provinco Sankta Kruco de Tenerifo kaj en la regiono Kanarioj.[1]

Ĝi estas la plej okcidenta municipo de Hispanio. Tial sub la municipa blazono estas en banderolo la vorto "Occidente".

En ĝia municipa teritorio estas la Insula Sanktejo de Nuestra Señora de los Reyes, kie estas la bildo de Nuestra Señora de los Reyes, patronino de El Hierro. Tamen, la patronino de la municipo estas la Virgulino de la Candelaria adorita en la paroĥa templo en Valle de El Golfo (La Valo de La Golfo).

Geografio[redakti | redakti fonton]

La Frontera en la insulo El Hierro.

La Frontera estas en la nordokcidento de la insulo El Hierro kun ĉefurbo je 256 m.s.m. Temas pri municipa teritorio kiu okupas la nordokcidentan trionon de la insulo lima kun Valverde (oriente), kaj kun El Pinar (sude); dum norde kaj okcidente estas Atlantiko.[2]

La Frontera posedas areon de 80,12 km², nome la malplej etendan de la insulo.[3] La municipa teritorio estas montara areo ĝis altaj punktoj tra krutaj areoj trairataj de torentejoj.[2] Estas multaj pejzaĝoj konstruitaj de la vulkana aktiveco kun torentejoj.[4]

La municipo enhavas naturajn areojn, inter kiuj la Integra Natura Rezervejo de Mencáfete, parto de la Rura Parko de Frontera kaj de la Speciala Natura Rezervejo de Tibataje.[5]

Historio[redakti | redakti fonton]

En la areo estis loĝado de praloĝantoj. Tion pruvas nombraj arkeologiaj restaĵoj.[6]

La preĝejo.

Juan de Bethencourt konkeris la insulon en la 15-a jarcento, kaj ĝi iĝis senjorlando kun ununura municipo.

En 1768 oni konstituis la unuajn konsilantarojn en la insularo kadre de la reformoj de la reĝo Karolo la 3-a, kiu kreis la postenojn de la magistratanoj. En 1812 oni konstituis la municipojn per la kreado de municipoj laŭ la Konstitucio de Kadizo, kaj en 1836 ili definitive plifirmiĝis post la alternado inter registaroj de konstituciistoj kaj absolutistoj.

Ekde la 1970-aj jaroj okazis disvolvigo de turismo. El Pinar kaj La Restinga, en la sudo de la insulo, apartenis al la municipo Frontera ĝis septembro 2007, kiam la insula registaro Cabildo de El Hierro aprobis la apartigon de El Pinar.[7]

Ekde antaŭ pli ol 300 jaroj El Hierro disponas de puto de kuracakvo ĉe la marbordo de Sabinosa.[8]​ La puton oni traboris inter la jaroj 1702 kaj 1704, tra duraj bazaltaj rokoj, por ekhavi trinkakvon, dekomence nur por animaloj, sed baldaŭ oni malkovris, ke tiu akvo plibonigis la sanon ankaŭ de las personoj. Kuractraktado konsistis en trinkego de akvo kaj banado en varmega akvo dum ĉirkaŭ 15 tagoj, kaj dum tri sinsekvaj jaroj.

Puto de Sabinosa, aŭ Pozo de la Salud, inter 1911 kaj 1913.

La ekzilita kuracisto Leandro Pérez, konstatis la kuracproprecon de la akvo de la Puto de Sabinosa.[9] En 1843-1844 la akvo estis deklarita mineral-medicina akvo. Kaj fine de la lasta jardeko de la 19-a jarcento, la akvon oni kolektis en botelegoj kaj oni eksportis al Kubo kaj Puertoriko.[10]

Inter 1945 kaj 1965, la emerita militista inĝeniero José Rodrigo-Vallabriga Brito, estis la ĉefa propagandisto de akvo de la Puto de la Sano. Li enboteligis kaj komercigis la akvon, krom konstrui la iaman banlokon. Tiu akvo bonefikis kontraŭ problemoj de la haŭto, kaj estis aprezata kiel ĉetabla trinkakvo. En la aktualo la Hotelo-Banloko Pozo de la Salud funkcias por traktado de beligo kaj ripozo.

Demografio[redakti | redakti fonton]

En januaro 2014 estis 3 901 loĝantoj, kio faris ĝin la dua plej loĝata municipo de la insulo kaj la 40a de la provinco. La loĝdenso estis de 48,69 loĝ./km².

Ermitejo de la Virgulino de la Reĝoj.

Historie la loĝantaro malaltiĝis el la 1960-aj jaroj, sed poste oni plialtiĝis ĝis nunaj 4 000. Tion kaŭzis forta elmigrado. Kompense restis forta rura karaktero, kio nun helpas la disvolvigon de rura turismo ĉefe por piedirado. La loĝantaro de la municipo estas tre disa, ĉefe en izolaj kampardomoj.

Ĝi estas dividita en du apartaj entoj, siavice dividitaj en aliaj pli malgrandaj loĝlokoj, nome la jenaj:

Aparta ento Kernoj Loĝ. (2016) Areo
Sabinosa Sabinosa 238 - km²
dise 24
Valle de El Golfo, El Golfo Frontera 1522 - km²
Los Llanillos 288
Las Puntas 279
Tigaday 1207
dise 401
Totalo 3959 loĝ. 80,12 km²

Ekonomio kaj vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

La ekonomio de la municipo estas bazata ĉefe sur la agrikulturo kaj turismo. La turisma disvolviĝo okazis je la fino de la 20-a jarcento. Eblas montara piedirado, kultura turismo, mardistradoj kaj aliaj okupitecoj.[2] Ĝi estas municipo ĉefe rura dediĉita al la unuaranga sektoro.

Inter vidindaĵoj menciindas jeno:

  • Insula Sanktejo de Nuestra Señora de los Reyes
  • Banloko de la Puto de Sabinosa, aŭ Pozo de la Salud

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. «Datos del Registro de Entidades Locales». Ministerio de Hacienda y Administraciones Públicas. Konsultita la 23an de aŭgusto 2021.
  2. 2,0 2,1 2,2 Infraestructura de Datos Espaciales de Canarias Fonto: Consejería de Educación, Universidades y Sostenibilidad. Gobierno de Canarias.
  3. Población, superficie y densidad por municipios Arkivita la 7an de marto 2016 en Wayback Machine. Fonto: Instituto Nacional de Estadística.
  4. Consejo Insular de Aguas de Tenerife (eld.). Plan Hidrológico. Arkivita el originalo la 4an de septembro 2015.
  5. Consejería de Obras Públicas, Transportes y Política Territorial. Gobierno de Canarias. «Red Canaria de Espacios Naturales Protegidos - El Hierro». Arkivita el originalo la 4an de marto 2016.
  6. «Principados o reinos aborígenes - HISTORIA - (GEVIC) Gran Enciclopedia Virtual Islas Canarias». www.gevic.net. Konsultita la 4an de januaro 2017.
  7. El Hierro contará con nuevo municipio.
  8. Carlos Teixidor Cadenas, "El agua del Pozo de Sabinosa, en El Hierro". En revuo Rincones del Atlántico, duobla numero 6 kaj 7, 2010, pp. 226-239. ISSN 1698-8957 (en papero).
  9. Carlos Quintero Reboso, El Hierro. Una isla singular. Tomo II. Siglos XIX y XX, La Laguna, Centro de la Cultura Popular Canaria, 2001, p. 40. ISBN 8479263741
  10. Diario de Tenerife, 21 de novembro 1891.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]