• The Lost Hero • The Son of Neptune • The House of Hades • The Blood of Olympus • The Mark of Athena • The Demigod Diaries vd
Roluloj
Jason Grace • Perseus "Percy" Jackson • Annabeth Chase • Piper McLean • Leo Valdez • Hazel Levesque • Frank Zhang • Nico di Angelo • Reyna Avila Ramírez-Arellano vd
La Herooj de Olimpo - angleThe Heroes of Olympus, en aliaj lingvoj koresponde - estas pentalogio (do serio de kvin libroj) de romanoj pri aventurado, mitologia fikcio kaj fantasto, de la usona verkisto Rick Riordan. Kolektive ili formas sekvon de la same kvinlibra romana serio Percy Jackson kaj la Olimpanoj. La romana serio detaligas konflikton inter grekaj kaj romiaj duondioj kaj Gaea, la personigo de la tero. Kompare al la unua serio, kiu temigis junajn homajn rolulojn kaj diversajn personaĵojn de la greka mitologio, Rick Riordan en la duan serion ankaŭ enkondukas personaĵojn de la romia mitologio kaj plurajn aldonajn novajn rolulojn. La unua libro de la serio, La Perdita Heroo (angleThe Lost Hero, en aliaj lingvoj koresponde), anglalingve estis publikigita la 12-an de oktobro 2010. La fina volumo de la serio, La Sango de Olimpo (angle The Blood of Olympus, en aliaj lingvoj koresponde) estis publikigita la 7-an de oktobro 2014.