Rick Riordan
Rick Riordan | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() en 2007
| |||||
Persona informo | |||||
Rick Riordan | |||||
Naskonomo | Richard Russell Riordan | ||||
Naskiĝo | la 5-an de junio 1964 en San Antonio, Teksaso, Usono | ||||
Nacieco | usona | ||||
Lingvoj | angla [#] | ||||
Loĝloko | San Antonio [#] | ||||
Ŝtataneco | Usono [#] | ||||
Alma mater | Universitato de Teksaso en Aŭstino | ||||
Subskribo ![]() | |||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto kaj mezlerneja instruisto | ||||
Aktiva en | San Antonio • San Antonio [#] | ||||
Aktiva dum | 1990– [#] | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | la kvinlibra romanserio Percy Jackson kaj la Olimpanoj, la same kvinlibra romanserio la Herooj de Olimpo | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [#] | ||||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Rick Riordan aŭ plennome Richard Russell Riordan Junior (prononco de la familia nomo laŭ sistemo IFA ˈraɪərdən, naskiĝis la 5-an de junio 1964, do nun 58-jara) estas usona verkisto kaj mezlerneja instruisto.
Li internacie konatiĝis pro verkado de la kvinlibra romanserio Percy Jackson kaj la Olimpanoj, pri proksimume dekdu-jaraĝa knabo kiu malkovras ke li estas filo de la greka dio Pozidono. Simile sukcesis la sekva, same kvinlibra romanserio la Herooj de Olimpo. Liaj libroj estis tradukitaj el la angla al pli ol 42 pliaj lingvoj kaj nur en Usono vendiĝis pli de 30 milionoj de ekzempleroj. La unuaj du libroj de la libroserio pri Percy Jackson adaptiĝis al kinartaj filmoj. Liaj libroj generis rilatajn publikaĵon, kiel ekzemple grafikaj romanoj kaj noveloj.
Plia fantasta trilogia serio de li, La Kane-Kronikoj, aperis inter 2010 kaj 2012 - la unua el sume tri volumoj nomiĝas La ruĝa piramido.