La Kastro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Kastro
kvartalogeja kvartalo • kvartalo de San-Francisko
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 37° 46′ N, 122° 26′ U (mapo)37.760833333333-122.435Koordinatoj: 37° 46′ N, 122° 26′ U (mapo) [+]
Areo 0,526 km² (5 2.6 ha) [+]
Horzono pacifika horzono de Nordameriko (UTC-8) [+]
La Kastro (Kalifornio)
La Kastro (Kalifornio)
DEC
La Kastro
La Kastro
Situo de La Kastro

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo The Castro, San Francisco [+]
vdr

La Castro (angle The Castro) estas kvartalo en San-Francisko en Kalifornio, Usono. La Castro estas konata kiel la unua kaj plej granda samseksema kvartalo en la mondo [1][2]. La Castro estas simbolo kaj centro de komunuma agado por lesbaninoj, gejoj, transgenruloj kaj ambaŭseksemuloj.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la 1930-aj jaroj, irlandanoj de la laborista klaso vivis en la najbarejo. Dum la Dua Mondmilito, multaj samseksemuloj kiuj estis liberigitaj de la Usona Armeo pro ilia seksa orientiĝo venis por loĝi en la kvartalo. La kvartalo iĝis vera samseksema centro post la jardeko de la Flor-infanoj en 1967.

En 1975, Harvey Milk malfermis fotilbutikon sur Castro Street. Li estis politika aktivulo por samseksemaj rajtoj, tiel kontribuante al la reputacio de The Castro kiel samseksema distrikto. Multaj konataj kluboj kaj trinkejoj kiel ekzemple la Angula Nutraĵvendejo, The Norse Cove, la Pendolo kaj The Elephant Walk kontribuis al vigla nokta vivo.

En 1979, post protestoj pro la ekstreme milda puno de eksa urbodelegitaro Dan White, kiu mortpafis urbestron George Moscone kaj urbodelegiston Harvey Milk, la "White Night Riots" eksplodis, en kiuj samseksemaj drinkejoj estis vandaligitaj fare de loka polico.

En la 1980-aj jaroj, la kvartalo estis forte trafita per la aidosa epidemio. Urbaj aŭtoritatoj fermis multajn publikajn banejojn kaj saŭnojn kaj lanĉis kampanjojn por malhelpi la disvastiĝon de la malsano. Ekde tiam, multaj entreprenoj sur Castro Street antaŭenigis sekuran seksumadon kaj HIV-testadon.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

La teatrejo Castro

Unu el la plej elstaraj lokoj en la kvartalo estas la Castro Cinema, kinejo konstruita en 1922. La kinejo, kiu estis el la unuaj en la grandurbo, situas sur Castro Street kaj estis konstruita en hispan-kolonia baroka stilo.

Multaj kluboj kaj trinkejoח estas disigitaj en la Castro, inkluzive de "Twin Peaks" - la unua samseksema trinkejo en Usono kiu havis travideblajn vendejajn fenestrojn por ke ĝiaj loĝantoj povu esti viditaj de preterpasantoj.

Ĉie en la najbarejo, multaj fierecflagoח pendas sur lampfostoj kaj ekster butikoj kaj domoj. Ĉe la intersekciĝo de Castro kaj Market-stratoj ekzistas masto kun grandega flago sur ĝi, en la placo nomita laŭ Harvey Milk.

  • Harvey Milk Plaza kun monumento
  • Pink Triangle Park and Memorial , 17-a Strato/Merkatstrato, kun monumento al la samseksemaj viktimoj de Naziismo
  • La fotilbutiko de Harvey Milk, 575 Castro St., nuntempe la Human Rights Campaign oficejo
  • GLBT Historia Muzeo , 4127 18-a Strato, geja kaj lesba historia muzeo

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. What's the Castro Like?. SFGate. Arkivita el la originalo je September 4, 2014. Alirita July 30, 2014.
  2. SF Travel – Castro / Noe Valley. Arkivita el la originalo je August 4, 2021. Alirita August 4, 2021.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]