La Losa (Segovia)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Losa
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 40420
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 537  (2023) [+]
Loĝdenso 19 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 51′ N, 4° 10′ U (mapo)40.854444444444-4.1630555555556Koordinatoj: 40° 51′ N, 4° 10′ U (mapo) [+]
Alto 1 086 m [+]
Areo 28 km² (2 800 ha) [+]
La Losa (Provinco Segovio)
La Losa (Provinco Segovio)
DEC
La Losa
La Losa
Situo de La Losa
La Losa (Hispanio)
La Losa (Hispanio)
DEC
La Losa
La Losa
Situo de La Losa

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo La Losa [+]
vdr

La Losa [laLOsa] estas municipo en la sudo de la provinco Segovio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierras de Segovia (Teroj de Segovio) en la sudo de la provinco. La loknomo La Losa estas etimologie komprenebla kiel La Ŝtonkahelo.

La Losa en la provinco Segovio.
Preĝejo de Sankta Johano Evangeliista.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 28,00 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 521 loĝantojn. Ĝi ne perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, sed male post malgranda malaltiĝo post la 1960-aj jaroj ĝi fakte reakiris loĝantojn ĝis rekuperi la ciferon de 500 en la 2010-aj jaroj pro sia funkciado kiel serva urbo de la provinca ĉefurbo.

Ĝi distas nur 14 km de Segovio, provinca ĉefurbo kaj limas kun municipoj Segovia, Navas de Riofrío, Ortigosa del Monte kaj El Espinar.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.

En 1983 separiĝis la nun sendependa municipo Navas de Riofrío, kiu ĝis tiam estis parto de La Losa.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj, legomoj kaj terpomoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe funkciado kiel dormurbo kaj de servoj plej ekgravis. Aparte gravas piedirado tra naturaj lokoj ekzemple tra Nacia Parko Sierra de Guadarrama kaj tra Natura Parko Sierra Norte de Guadarrama. De la historia pasinteco restis tre diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejo de Sankta Johano Evangeliista (15-a jarcento), la ermitejo de Sankta Petro (13-a jarcento), aŭ la proksima Reĝa Palaco de Riofrío (18-a jarcento). La Losa havas fonton de varmaj sulfurhavaj akvoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]