La Maison du bonheur (filmo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Maison du bonheur (La Domo de l'feliĉo) estas franca komika filmo de Dany Boon, aperinta en 2006, adaptita de teatraĵo La Vie de chantier (La vivo sur konstruejo).

Temo

Charles Boulin estas dungito, kies tasko estas persekuti gravajn ŝuldantojn, je la profito de kredit-firmao nomita Crédilem.

Akuzita de sia edzino pro avareco, li decidas surprizi ŝin aĉetante kamparan domon. Tamen, lia kolego ĝin aĉetas antaŭ li, kaj li devas plialtigi sian oferton. Restaŭrado de la domo montriĝas pli kosta ol antaŭvidite kaj li devas sin turnis al Jean-Pierre Draquart, la nefidinda bien-agentejo kiu vendis la domon, por prizorgi la konstru-laborojn. La fripono tiam dungas nekompetentajn kaj mallaboremajn laboristojn en la nigra merkato: Mouloud Mami kaj Donatello Pirelli.

Anstataŭ renovigi ĝin, ili iom post iom ruinigas lian domon.

Maldungita de sia laboro, pro disputo kun sia kolego, Charles siavice baldaŭ fariĝas grava ŝuldanto, kaj signalita al "Banko de Francio" de la kredit-firmao, kiu kompreneble rifuzas pruntedonon por la domo.

Li devas vendi la familian loĝejon senscie de siaj edzino kaj filino, kaj pluvivi helpe de "laboretoj"...

Teĥnikaĵoj

Rolularo

Eksteraj ligiloj