La Montaña

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi reliefa mapo de Kantabrio montras la abundecon de montoj en ties centro.

La Montaña (La Monto en la hispana) estas kromnomo de Kantabrio (norda Hispanio).

Oni uzas la historian nomon La Montaña ekde la 16-a jarcento. Per ĝi oni indikas historian montan teritorion en la Kantabra Kornico: precize tio estas la centro de Kantabrio, la nordo de la provincoj Palencio kaj Burgoso, kaj malvastaj areoj en Asturio, Leono, Biskajo kaj Rioĥo. Tamen, oni ne precize indikis la limojn de tiu teritorio.

Poste, oni rilatigis tiun nomon al provinco Santandero, aperinta en la 19-a jarcento (tiam pli granda ol nuna Kantabrio). Hodiaŭ oni uzas tiun ĉi loknomon por indiki la tutan aŭtonoman komunumon Kantabrio. Tiel, la laŭloka nomo montañés (tio estas, montanomonta) estas same signifa al kantabro.

La kantabra lingvo ankaŭ ricevas la historian nomon montañés. Multaj asocioj kaj firmaoj en Kantabrio uzas la adjektivon montañés en siaj nomoj, kiel la ĉefa regiona ĵurnalo El Diario Montañés. Krome, la regiona himno de Kantabrio estas Himno a la Montaña.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]