La Nova Epoko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo temas pri esperanta revuo. Por esoteraj filozofioj rigardu la paĝon Nova Epoko.
Lanti inter la redaktantoj de La Nova Epoko.
Foto farita en Moskvo, dum aŭgusto 1922. De maldekstre dekstren: Valentin Poljakov, Natano Futerfas, Eŭgeno Lanti, Nikolao Nekrasov kaj Gregoro Demidjuk

La Nova Epoko estas internacia literatur-socia revuo fondita en junio de 1922 de kvar moskvaj esperantistoj, Natano Futerfas, Gregoro Demidjuk, Nikolao Nekrasov kaj Valentin Poljakov. Ĝi spertis kelkajn malfacilaĵojn kun la soveta cenzuro kaj ekde aŭgusto 1923 iĝis aldona kajero de Sennacieca Revuo, kiu estis presata en Lepsiko, kvankam la redakcio plu restis en Moskvo.

La Nova Epoko denove aperis sub sia malnova nomo de oktobro de 1928 ĝis februaro de 1933, kaj poste definitive malaperis pro financaj malfacilaĵoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]