Natano Futerfas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Natano Futerfas
Personaj informoj
Naskiĝo 28-an de julio 1896 (1896-07-28)
Morto 27-an de oktobro 1937 (1937-10-27) (41-jara)
Ŝtataneco Sovetunio
Profesio esperantisto
Lingvoj Esperanto
v  d  r
Information icon.svg

Natano FUTERFAS (naskiĝis la 28-an de julio 1896 en Lodzo, mortis la 27-an de oktobro 1937) estis sovetia esperantisto kaj anarĥiisto, aktiva en la laborista movado kaj en Sennacieca Asocio Tutmonda.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ses jarojn aĝa li perdis sian patron, kaj lia familio travivis kelkajn malfacilajn jarojn laŭ materia vidpunkto.

Li frue forlasis la gimnazion pro neinteresiĝo pri la oficiala programo, kaj plu studis memstare.

Esperanton li malkovris danke al sia gimnazia kamarado Jakobo Ŝapiro. Komence li montriĝis skeptika, sed tamen decidis lerni ĝin fine de 1911. Jam en 1914 li tre aktivis en la Lodza Esperanto-Societo, kaj dediĉis sian tutan liberan tempon al Esperanto.

Li diplomiĝis pri Esperanto-instruado ĉe la Moskva Esperanto Instituto en 1917, kaj poste instruis en tiu instituto dum tri jaroj, kaj en pluraj aliaj lokoj.

Kiel prezidanto de organiza komitato de Tutruslanda Esperantista Federacio, li jam koliziis kun Ernest Drezen en 1921, dum la Tria Tutrustanda Esperantista Kongreso, kaj kritikis liajn tezojn pri fondo de forta centra organizo por la propagando de esperanto, en kiu kunlaborus neŭtraluloj. Fine li proteste forlasis la kongreson, dum kiu estis fondita SEU, kun Drezen kiel prezidanto.

En 1922, Futerfas estis unu el la kreintoj de la gazeto La Nova Epoko, kaj konatiĝis kun Lanti dum ties vojaĝo al Moskvo. Kiel fervora anarĥiisto, kaj krome bona oratoro kaj polemikisto, li plu bataladis kontraŭ la aŭtoritatemo de Drezen, kaj forlasis La Novan Epokon post kiam liaj kolegoj Nekrasov kaj Demidjuk akceptis kunlabori kun Drezen kadre de SEU.

Komence de 1924 li estis arestita, kiel multaj sovetaj anarĥiistoj en tiu epoko. Li estis rapide liberigita, sed ŝajne ne rajtis reveni al Moskvo, kaj ne plu aktivis kiel esperantisto.

Denove li estis arestita en septembro 1927 «pro preparado kaj disvastigado de kontraŭsovetaj flugfolioj». Du jarojn poste li estis sendita al Siberio.

Trian fojon li estis arestita la 18-an de marto 1935 "pro organizita batalo kontraŭ Sovetaj potenco kaj partio kaj pro la organizado de membroj de ekzilitaj anarkiistoj en kontraŭrevolucian grupon, efektiviganta kritikon de la aranĝoj de la partio kaj de la registaro", kaj denove kondamnita al ekzilo.

La 18-an de februaro 1937 li estis arestita kvaran fojon surbaze de falsaj atestoj, kaj kulpigita pro terorisma agado. Li estis kondamnita al mortpafo la 23-an de oktobro, kaj ekzekutita kvar tagojn poste. Li estis postmorte rehonorigita la 29-an de aprilo 1956.

Li inspiris al Eŭgeno Lanti la figuron de Futer, la fervora oponanto de la soveta sistemo en "Ĉu socialismo konstruiĝas en Sovetio?" (1935).

Rete legeblaj tekstoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]