Valentin Poljakov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Valentin Poljakov
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1895 (1895-11-30)
en Volgograda provinco
Morto 21-an de junio 1938 (1938-06-21) (42-jaraĝa)
en Moskvo
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Rusia Imperio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Valentin Ivanoviĉ POLJAKOV (naskiĝis en Kamiŝin, Saratova gubernio, la Rusia Imperio en 1896 — mortis la 21-a de junio 1938, Moskvo, Sovetunio) estis senpartia rusa esperantisto kaj instruisto de germana lingvo en lernejo No. 526 de Kirova regiono de Moskvo (lia loĝadreso estis Moskvo, bulvardo Jauzskij, domo 9, apartemento 8). Dum sia publikiĝo inter la jaroj 1922 kaj 1933, parte kiel memstara periodaĵo, parte kiel aldona kajero al Sennacieca Revuo, li estis redakciano de la internacia literatur-socia revuo La Nova Epoko.

Valentin Poljakov estis arestita 10-an de marto 1938. Oni akuzis lin, ke li estis "aktiva membro de faŝista spiona organizaĵo, aganta sub kovro de SAT". Li mortis la 21-an de junio 1938 en malsanulejo de Taganska malliberejo (kiel kaŭzo de la morto notiĝis akuta kolito). Oni ne faris decidon pri la proceso kontraŭ li.

La 31-an de majo 1957 li estis rehonorigita pro decido de Milita prokurorejo de la Moskva Milita Regiono.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]