La Orbada

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Orbada
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 37428
Demografio
Loĝantaro 181  (2023) [+]
Loĝdenso 6 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 6′ N, 5° 29′ U (mapo)41.103333333333-5.4852777777778Koordinatoj: 41° 6′ N, 5° 29′ U (mapo) [+]
Alto 816 m [+]
Areo 30,58 km² (3 058 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
La Orbada (Provinco Salamanko)
La Orbada (Provinco Salamanko)
DEC
La Orbada
La Orbada
Situo de La Orbada
La Orbada (Hispanio)
La Orbada (Hispanio)
DEC
La Orbada
La Orbada
Situo de La Orbada

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo La Orbada [+]
vdr

La Orbada estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia teritorio de Salamanko en la nordo-centro de la provinco kaj al la Municiparo La Armuña.

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj La Orbada, La Orbadilla kaj Villanueva de los Pavones, okupas totalan areon de 30,58 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 218 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 400 loĝantojn ekde la komenco de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj.

Limas kun loĝlokoj Aldeanueva de Figueroa, Parada de Rubiales, Espino de la Orbada, Pajares de la Laguna, El Pedroso de la Armuña, Villaverde de Guareña, Pitiegua kaj El Pedroso de la Armuña. Ĝi distas 23 km de Salamanko, provinca ĉefurbo.

Ĝi fondiĝis en la 13-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kaj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo. Dum la unuaj tagoj de la Hispana Enlanda Milito la unua demokratie elektita urbestro de Salamanko, nome Casto Prieto Carrasco, kune kun la socialista deputito José Andrés y Manso, estis mortpafitaj de falangistoj je ordonoj de superuloj el Valadolido.

La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, paŝtaĵoj) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj en kverkaroj) lastatempe iom dekadencis, sed pluas. Lastatempe rura turismo ekgravis.

La urbestro estas de dekstra partio PP.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]