La Pedriza

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Pedriza estas granda granita batolito situanta sur la suda deklivo de la Gvadarama Montaro, ene de la hispana municipo Manzanares el Real, en la nordokcidento de la Madrida Regiono. Ĉi tiu roka tereno estas formita el multnombraj klifoj, rokaj muroj, herbejoj, rojoj kaj pratoj. Ĝi estas areo el granda geologia, pejzaĝa kaj sporta intereso.

Ĝi havas preskaŭ mil grimpajn vojojn kun diversaj malfacilaĵoj. Marŝado estas alia sporto tre praktikita en La Pedriza. Pruvo de tio estas la amasa alveno de homoj dum multaj semajnfinoj.

La 3200 hektaroj, kiuj estas ĉirkaŭ La Pedriza, apartenas al la Nacia Parko Gvadarama Montaro, la plej granda protektita areo en la Madrida Regiono. En ĉi tiu areo estas abundaj mediteraneaj arbustoj, kiel la cisto, kaj aliaj tipaj de la altaj montoj, kiel la piorno. La faŭno ankaŭ estas riĉa, ĉefe ĉe rabobirdoj kaj reptilioj.

Foje ĉi tiu natura medio estis la scenejo de filmado de iuj filmoj de la 1960-aj jaroj, ĉefe itala vakera filmo.