La Reformo-Centro por Religio kaj Ŝtato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Reformo-Centro por Religio kaj Ŝtato
Sidejo Jerusalemo
vdr
La oficiala emblemo de la Reformo-Centro por Religio kaj Ŝtato en Israelo

La Reformo-Centro por Religio kaj Ŝtato en Israelo (hebree המרכז הרפורמי לדת ומדינה, Hamerkaz HaReformi leDat uMedina; antaŭe: la Centro por Juda Plurismo, המרכז לפלורליזם יהודי) estas la publika kaj laŭleĝa brako de la Reformmovado - Progresema Judismo en Israelo. La centro funkcias per laŭleĝaj kaj publikaj rimedoj por antaŭenigi homajn rajtojn, egalecon, religian liberecon kaj konsciencan liberecon, religian plurismon, toleremon, individuajn rajtojn kaj socian justecon en Israelo.

La centro estis establita en la jaro 1987 fare de rabeno Uri Regev, kiu gvidis ĝin ĝis la jaro 2002. Ekde la jaro 2002, ĝi estas gvidita fare de Anat Hoffman. Inter la jaroj 2003 - 2009 la Rabeno Advokato Gilad Karib funkciis kiel vicestro de la centro. La ĉefoficisto de la centro estas Advokatino Orli Erez-Laĥovski, kiu ekoficis en septembro 2021. Ŝia antaŭulo en la posteno estis la rabenino Noa Sattath.

La kolonoj sur kiuj baziĝas la agado de la centro estas liberala juda aliro kaj la valoroj de demokratio, kaj ĝi funkcias en la spirito de la movado por progresema judismo: multfaceta judismo, renovigita en la spirito de la tempoj, kunigante tradiciaj valoroj kun liberala mondkoncepto de socia justeco kaj egaleco, kaj konservado de egaleco inter viroj kaj virinoj en geedzeco, En preĝo, en la ritoj de vivo kaj en la vivo de la komunumo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]