La Sep Reĝidoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
La Sep Reĝidoj
La Sep Reĝidoj
Aŭtoro Béla Balázs
Eldonjaro 1970
Urbo Budapeŝto
Eldoninto Hungara Esperanto-Asocio
Paĝoj 24
v  d  r
Information icon.svg

La Sep Reĝidoj estas bele ilustrita fabellibro verkita de Béla Balázs. Éva Farkas-Tatár estas la tradukintino. La ilustraĵoj estas de Ádám Würtz. La Esperanta versio aperis en 1970 ĉe Hungara Esperanto-Asocio en Budapeŝto.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Tiuj gepatroj kaj kaj aliaj homoj, kiuj firme klopodas uzi la Internacian Lingvon kiel normalan portilon de sia kulturo, devas ĝoje saluti ĉi tiun grandformatan, multkoloran libron entenantan unu fabelon kaj pliriĉigantan la infanan literaturon kaj tirl iel "nian" kulturon.
Tuj frapas la konvena multeco de multkoloraj pentraĵoj de Adam Würtz : 8 tutpaĝaj kaj 8 duonpaĝaj plus kovrilpaĝa. Tiel infano, al kiu oni rakontas aŭ voĉlegas la fabelon, bonege povas sekvi helpe de la bildoj.
En la vortotrezoro ekzistas aro da menciendaj kaj eventuale kritikeblaj eroj, ekzemple ke en tiu relative mallonga teksto aperas 26-foje la elemento "or-" (ora pafilo, ora piano, ora balailo, orhara reĝido ktp.), 10-foje la emfazo "ververa" kaj krome 9-foje "vere" aŭ "vera", kaj ke la sep reĝidoj "bele" lavis sin, "bele" viŝis siajn manojn, "bele" dankis kaj ĝenerale "bele" faradis. Ĉu la hungaran tradukintinon tro influis iu nacia lingvo? Almenaŭ germanoj belege komprenas. Du preseraroj kaj unu troa akuzativo kaj kelkaj nekonsekvencaĵoj estas listigeblaj.
Kaj la enhavo? Sorĉistino malsanigas reĝinon kaj semas malpacon inter ties sep neniam kverelintaj filoj. Ĉiu el ili imagis loĝi en aparta palaco kaj havi la la malsanan patrinon ĉe si. Kiam finfine alvenas la porĉiobona medikamento, la unua reĝido postulas, ke oni portu ĝin tra la unua pordo, la dua : tra la dua, la tria : tra la tria, ktp. ktp. La moralaĵon legu el la tajpilo de la fabelaŭtoro : "...ni nur tial batalas, ĉar ni ne remarkas, ke la tuta mondo estas bela, ora karuselo-palaco, en kiu ni ĉiuj loĝas kune, eĉ se ni en- kaj eliras tra diversaj pordoj."
Mi fine plene rekomendas la libron, nelaste el la vidpunkto de eduko al internaciismo
— februaro 1971, Uwe J. Moritz, Esperanto, 783 (2), p. 28