Usona Esperantisto (bulteno)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el La Usona Esperantisto)
Usona Esperantisto
Kovrilpaĝo de Usona Esperantisto, marto–aprilo 2016
Kovrilpaĝo de Usona Esperantisto,
marto–aprilo 2016
revuo
Speco bulteno
Periodeco dumonata

Lando  Usono
Urbo Rochester
Posedanto Esperanto-USA
Redaktisto Hoss Firooznia
ISSN 1056-0297

Retejo Esperanto-USA.org/bulteno
vdr

Usona Esperantisto estas oficiala bulteno de la usona nacia organizo de Esperanto, Esperanto-USA. Antaŭaj bultenoj inkluzivis North American Esperanto Review, ELNA Newsletter kaj Esperanto USA.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas eldonita dumonate, kaj enhavas diversajn artikolojn pri Esperanto kaj la Esperanto-movado, librajn recenzojn, listojn de novaj libroj aperantaj en la libroservo, kaj informon pri esperantaj turismaj okazaĵoj. Estas ankaŭ anoncoj pri novaj varoj en la retbutiko de Esperanto-USA kaj leterkesto.

Artikoloj aperas foje en la angla sed ĉefe en Esperanto. Ili prezentas informojn pri Esperantujo kaj raportojn pri agadoj, ĉu de Esperanto-USA, ĉu de aliaj retejoj, asocioj, kluboj aŭ unuopuloj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Iamaj redaktantoj inkluzivas Cathy Schulze, Philip Brewer, Ionel Oneţ, Don Harlow kaj Joel Amis. Nun ĝin redaktas Hoss Firooznia.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]