La Zaida

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Zaida
municipality of Aragon

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50...
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 439  (2023) [+]
Loĝdenso 25 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 19′ N, 0° 26′ U (mapo)41.3223126-0.42522489999999Koordinatoj: 41° 19′ N, 0° 26′ U (mapo) [+]
Alto 156 m [+]
Areo 17,269342 km² ( 172 6.9 342 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
La Zaida (Provinco Zaragozo)
La Zaida (Provinco Zaragozo)
DEC
La Zaida
La Zaida
Situo de La Zaida
La Zaida (Hispanio)
La Zaida (Hispanio)
DEC
La Zaida
La Zaida
Situo de La Zaida

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo La Zaida [+]
vdr

La Zaida [laZAJda] estas municipo de Hispanio, en la sudokcidenta parto de la komarko Ribera Baja del Ebro kies ĉefurbo estas Quinto. Ĝi estas en la oriento de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono).

Geografio[redakti | redakti fonton]

La Zaida estas municipa teritorio en la sudokcidenta parto de la komarko Ribera Baja del Ebro, kie ĝi okupas teritorion sude de tiu de Velilla de Ebro. La areo estas tute ĉe la valo de la rivero Ebro kun la loĝloko tute sur la maldesktra bordo de la rivero Aguasvivas, kiu ĝuste tie alfluas en Ebron.

La loĝloko La Zaida mem estas je 55 km sudoriente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, je la dekstra bordo de la rivero Ebro je kurbo de la rivero. Ĝi estas sur 156 msm. La loĝloko mem estas konektita laŭ la ŝoseo A-221 kun Sástago oriente kaj kun pli fora Quinto norde, nome komarka ĉefurbo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La loknomo (La) Zaida devenas de la araba vorto زيدة , Zajda, de la propra nomo Zajd toponimiigita al "domo de Zajd". La ekzisto en Aragono de diversaj toponimoj kiuj inkludas la nomon Zajd (ekzemple en Vinaceite, Calaceite, Zaidín, Beceite, Binaced, ktp.), plus la distrikto -iklim- de Zaidún, sugestas setladon de ŝijaistoj de minoritato zajdi' en la distriktoj oriente de Zaragozo.​[1]

La teritorio de La Zaida estis konkerita el islamanoj ĉirkaŭ 1133 fare de Alfonso la 1-a, kiu sekvis la fluejon de Ebro el Zaragozo. Post la konkero el islamanoj granda parto de la lokanoj estis mudeĥaroj kaj poste moriskoj. Ilia forpelo en 1610 okazigis demografian kaj ekonomian krizon. Ĉefa familio de posedantoj estis Castellot.[2]

La Zaida demografie kreskiĝis fakte jam ekde la dua duono de la 19-a jarcento. Laŭlonge de la 20-a jarcento kelkaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron, kaj ankaŭ en La Zaida oni malaltiĝis ĝis nunaj 435 loĝantoj (2022) pro malproksimeco el la regiona ĉefurbo.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Tradicia bazo de ekonomio estis agrikulturo, brutobredado, kaj sekva nutrindustrio, krom ekstera dungado. Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Peña Gonzalvo, Javier (Januaro-junio 2015). «La torre de San Pablo de Zaragoza. ¿Torre mausoleo de los Tuchibíes?». Rolde. Revista de Cultura Aragonesa (152-153). ISSN 1133-6676.
  2. Historia Arkivigite je 2023-01-16 per la retarkivo Wayback Machine en municipa retejo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]