Saltu al enhavo

La cité des enfants perdus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La cité des enfants perdus
filmo
Originala titolo La Cité des enfants perdus
Originala lingvo franca lingvo
Kina aperdato 17 maj. 1995, 19 maj. 1995, 24 maj. 1995, 23 jun. 1995, 17 aŭg. 1995, 24 aŭg. 1995, 1 sep. 1995, 13 sep. 1995, 12 okt. 1995, 13 okt. 1995, 8 dec. 1995, 15 dec. 1995, 15 dec. 1995, 1995, 21 feb. 1996, 5 apr. 1996, 6 apr. 1996, 31 maj. 1996, 4 okt. 1996, 18 okt. 1996, 25 okt. 1996, oktobro 1996, 1996, 12 sep. 1997, 13 feb. 1997, 1997, 1999, 19 jan. 2000, 2 jul. 2000, 1 jan. 2001, 21 sep. 2001, 6 apr. 2005, 10 maj. 2006, 26 jun. 2008, 20 jul. 2010, 5 okt. 2023
Ĝenro sciencfikcia filmo, fantasta filmo, malutopia filmo, steampunk film, arthouse science fiction film
Kameraado Darius Khondji, Adrien Angliviel, Sophie Cadet, Philippe Le Sourd, Phillipe Léotard, Michel Amathieu, Roland Savoye, Éric Caro, Michel Amathieu
Reĝisoro(j) Jean-Pierre Jeunet • Marc Caro
Produktisto(j) Claudie Ossard • Elías Querejeta
Scenaro Jean-Pierre Jeunet • Marc Caro • Gilles Adrien • Gilles Adrien • Guillaume Laurant • Jean-Pierre Jeunet
Filmita en Saint-Germain-lès-Arpajon
Muziko de Angelo Badalamenti • Marianne Faithfull
Rolantoj Ron Perlman • Daniel Emilfork • Judith Vittet • Dominique Pinon • Jean-Claude Dreyfus • Geneviève Brunet • Odile Mallet • Mireille Mossé • Serge Merlin • François Hadji-Lazaro • Rufus • Ticky Holgado • Dominique Bettenfeld • Lotfi Yahya • Thierry Gibault • Marc Caro • Mapi Galán • Briac Barthélémy • Pierre Quentin-Faesch • Joseph Lucien • Guillaume Billod-Morel • Ham-Chau Luong • Hong-Mai Thomas • Daniel Adric • Frankie Pain • Enrique Villanueva • Cris Huerta • Nane Germon • Alexis Pivot • Léo Rubion • Pascal Bezak • René Pivot • Christophe Salengro • René Marquant • Dominique Chevalier • Lorella Cravotta • Michel Smolianoff • Éric Houzelot • Philippe Beautier • Marc Amyot • Jean-Philippe Labadie • Cyril Aubin • Bruno Journée • Raphaèle Bouchard • Jérémie Freund • Babeth Étienne • Joris Geneste • Rachel Boulenger • Buster Verbraeken • Mady Malroux • Monette Malroux • Michel Motu • Mathieu Kassovitz • Arthur Mazet
Produktinta firmao Constellation Productions 
LEONINE Production 
Lumière International 
Elías Querejeta PC 
StudioCanal 
France 3 Cinéma 
Tele München Gruppe
IMDb
vdr

La urbo de la perditaj infanoj (La cité des enfants perdus) estas franca filmo de 1995 kunproduktorita en Hispanio, Francio kaj Germanio reĝisorita fare de Marc Caro kaj Jean-Pierre Jeunet, verkita de Jeunet kaj Gilles Adrien kaj protagonistigita de Ron Perlman. La filmo laŭstile estas rilata kun antaŭaj kaj postaj filmoj de Jeunet, nome Delicatessen kaj Amélie. ​Ĝi estis prezentita en la Kinfestivalo de Cannes de 1995.​

La muzikon komponis Angelo Badalamenti, kaj la vestaĵaron desegnis Jean-Paul Gaultier.​

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

En urbo estas mistero. La infanoj iom post iom malaperas, kaj neniu scias kien aŭ kial. La fabel-filmo rakontas per abundaj aludoj al kinistoj kiel Terry Gilliam kaj Cocteau, kaj karakteriziĝas per roluloj simplaj, sed metitaj en mondo preskaŭ apokalipsa kiu foje similas al la jaro 1900 pro sia malabunda teknologio, kvankam estas elementoj trans la realo kiel ekzemple maŝino kiu stokas sonĝojn aŭ genion nomitan Krank, kreitan de freneza sciencisto kaj kiu tro frue maljunuliĝas pro sia nekapablo sonĝi. Krank loĝas en mara platformo, malproksime de malhela urbo loĝata de homoj de ĉiaj tipoj, izolita en kastelo kun aliaj verkoj de lia malaperinta kreinto: parolanta cerbo en fiŝvazo, etega virino kaj serio de klonoj suferantaj pro narkolepso kiujn la inventisto faris similaj al li mem. Li povas piediri, loĝas, sed dormas nesonĝante.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj

[redakti | redakti fonton]
  • Ron Perlman kiel iu
  • Judith Vittet kiel Miette
  • Daniel Emilfork kiel malsanulo
  • Joseph Lucien kiel Denree
  • Dominique Pinon kiel skafandristo kaj klonoj
  • Geneviève Brunet kaj Odile Mallet kiel la polpo
  • Jean-Claude Dreyfus kiel Marcello
  • Jean-Louis Trintignant kiel onklo Irvin (voĉo)
  • Mireille Mossé kiel Martha
  • Rufus kiel Peeler
  • Serge Merlin kiel la ciklopestro
  • Marc Caro kiel frato Ange-Joseph
  • Ticky Holgado kiel eks-akrobato
  • Lorella Cravotta kiel edzino

Referencoj

[redakti | redakti fonton]