La conjura de El Escorial

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La conjura de El Escorial
filmo
Originala titolo La Conjura de El Escorial
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 2008
Ĝenro suspensa filmo
Kameraado Carlos Suárez
Reĝisoro(j) Antonio del Real
Scenaro Antonio del Real
Filmita en Madrido
Loko de rakonto Hispanio
Rolantoj Jason Isaacs • Julia Ormond • Jordi Mollà • Jürgen Prochnow • Joaquim de Almeida • Juanjo Puigcorbé • William Miller • Fabio Testi • Manuel de Blas • Concha Cuetos • Rosana Pastor • Paco Catalá • Nacho Aldeguer
IMDb
vdr

La conjura de El Escorial (La konspiro de El Escorial) estas hispana historia drama filmo de 2008 reĝisorita de Antonio del Real en kiu stelulas Jason Isaacs, Julia Ormond, Jordi Mollà, Pilar Bastardés kaj Jürgen Prochnow. La agado okazas en la tempo de la regado de Filipo la 2-a de Hispanio.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

En la nokto de Paska Lundo, nome la 31an de Marto, 1578, oni murdas la trezoran sekretarion Juan de Escobedo en la reĝa palaco El Escorial. Serio de esploroj kondukas al gravuloj de la kortego de Filipo la 2-a.

Geaktoraro kaj roluloj[redakti | redakti fonton]

  • Jason Isaacs kiel Antonio Pérez
  • Julia Ormond kiel Princino de Éboli
  • Jürgen Prochnow kiel kapitano Espinosa
  • Blanca Jara kiel Damiana, servistino, koramikino de la kapitano Espinosa
  • Jordi Mollà kiel Mateo Vázquez, esplorista Jezuito
  • Joaquim de Almeida kiel Juan de Escobedo
  • Juanjo Puigcorbé kiel la reĝo Filipo la 2-a de Hispanio
  • William Miller kiel kapitano Rodrigo de Villena
  • Fabio Testi kiel Duko de Alba

Komentoj[redakti | redakti fonton]

Por certigi sian internacian distribuadon, oni filmis en angla kaj kun kelkaj figuroj de la eŭropa kinarto, kiel Julia Ormond, kiu ludis la rolon de la Princino de Éboli. Tiu aktorino, prezentante la filmon en Hispanio, bedaŭris, ke la historia kino estis malalte taksita kaj tial komerce oni devis turni sin al dungado de fremdaj geaktoroj. Ekzemple, krom Ormond, oni dungis ankaŭ Jason Isaacs, konata pro sia partopreno en la serio de filmoj pri Harry Potter, kaj la veteranan italan aktoron Fabio Testi.

Oni ne konfuzu tiun historion kun alia konspiro de El Escorial fare de la kronprinco Ferdinando kiu okazis en 1807 dum la regado de la patro de Ferdinando, nome Karolo la 4-a.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]