La corte de Faraón

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La corte de Faraón
filmo
Originala titolo La Corte de Faraón
Originala lingvo hispana lingvo
Kina aperdato 1985
Ĝenro muzika filmo, komedia filmo
Kameraado José Luis Alcaine
Reĝisoro(j) José Luis García Sánchez
Muziko de Vicent Lleó i Balbastre
Rolantoj Ana Belén • Fernando Fernán Gómez • Antonio Banderas • José Luis López Vázquez • Agustín González • Juan Diego • María Luisa Ponte • Guillermo Marín • Quique Camoiras
IMDb
vdr

La corte de Faraón (La kortego de Faraono) estas hispana komedia filmo de 1985 reĝisorita de José Luis García Sánchez kaj ĉefrolulita de Ana Belén kaj Antonio Banderas. La filmo estas bazita sur muzikaj scenoj elektitaj de la zarzuelo samnoma. Ĝi estas parodio de la hispana socio de la 1940-aj kaj 1950-aj jaroj uzanta zarzuelon de 1910, kiu estis populara en Hispanio.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La agado de la filmo startas kaj finiĝas je la aresto de grupo de duonamatoraj aktoroj kiu ludas tiun zarzuelon kaj estas arestitaj pro malobeo de la cenzuro. El tiu komenco oni rakontas kiel ĉio okazis. Tiel oni trarigardas multajn aspektojn de la socia vivo: la disvolvigo de la teatra trupo, la problemoj kun la aŭtoritatoj kaj precize kun polico kaj cenzuro, la nuancoj pro religio, ĉar oni dungas monaĥon (Antonio Banderas) kiel partneron por la seksalloga protagonistino (Ana Belén), la vivo en mezklasa pensiono.

Uzante la rimedon de "teatro ene de teatro" oni ludas pri la kontrasto/komplemento inter la roloj (respektive scenoj) kiujn ludas la geaktoroj kaj ili mem.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoroj kaj roloj[redakti | redakti fonton]

  • Ana Belén kiel Mari Pili / Lota
  • Fernando Fernán Gómez kiel Roque
  • Antonio Banderas kiel Monaĥo José / José poste
  • Josema Yuste kiel Tarsicio / Putifar
  • Agustín González kiel Pastro Calleja
  • Quique Camoiras kiel Corcuera / Reĝo
  • Mary Carmen Ramírez kiel Fernanda / Reĝino
  • Juan Diego kiel Roberto
  • Milagros Martín kiel Raquel
  • Guillermo Montesinos kiel Antonio / José komence
  • Millán Salcedo kiel Verŝoservisto
  • Antonio Gamero kiel Ramírez
  • José Luis López Vázquez kiel Policestro
  • María Luisa Ponte kiel Patricia
  • Guillermo Marín kiel Prioro
  • Luis Ciges kiel Huete

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]