La forĝejo de Vulkano

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La forĝejo de Vulkano aŭ en la hispana La fragua de Vulcano, estas pentraĵo de Diego Velázquez pentrita en Romo en 1630, laŭ informis Antonio Palomino, dum ties unua veturo al Italio kaj kun La tuniko de Jozefo, opinio kunhavita de la kritikistaro. Ambaŭ pentraĵoj estis pentritaj sen mendo, pro iniciato de la propra pentristo kiu konservis ilin en sia povo ĝis 1634, kaj poste vendis ilin al la krono tiudate, kun aliaj verkoj fare de aliaj pentristoj, por la dekoracio de la nova Palaco Retiro.[1] Aktuale ĝi troviĝas en la Muzeo Prado, Madrido, Hispanio, kie ĝi eniris la 5-a de aŭgusto de 1819.

Temo[redakti | redakti fonton]

La motivo estas prenita el Metamorfozoj de Ovidio, 4, 171-176, kaj montras la momenton kiam Apolono, «la sundio kiu ĉion vidas», komunikas al Vulkano la adolton faritan de ties edzino Venuso kun Marso, pri kio li la unua eksciis. La forĝisto Vulkano, perfidita edzo, ricevinta la novaĵon, perdis samtempe «la dominon sur si kaj la taskon kiun li estis farinta».

La temo havis malmultan tradicion ikonografian. Pli kutima estis la reprezento de la momento tuj posta, kiam Ovidio prezentas Vulkanon surprizante la adoltintojn kaj kaptinte ili per reto, por moko farota de la gedioj. Jonathan Brown proponis kiel fonto por La fragua gravuraĵon de Antonio Tempesta en separita bildo por ilustracia eldono de La Metamorfozoj el presejoj de Antverpeno en 1606, kiun Velázquez estis uzinta post aldono de nombraj modifoj.[2]

El intencoj de Velázquez por tiu pentraĵo oni proponis diversajn interpretojn. Laŭ Tolnay la reprezentita temo ne estus rilata al la malkaŝita adolto, sed kiel speco de «vizito» aŭ inspiro de la grandaj artoj, reprezentitaj en Apolono-Helio, al la malgrandaj artoj, reprezentitaj en la forĝisto, opinio kondiĉita de ties propra formo interpreti Las hilanderas kaj Las Meninas kiel defendo de arto antaŭ la mekanikaj metioj.[3] Por aliaj ikonografiaj interpretoj la temo devas esti komprenata rilate al La tuniko de Jozefo, pentraĵo kun kiu La forĝejo estus estinta formante paron. En ambaŭ pentraĵoj oni rakontas historiojn de trompo kaj perfido, en kiuj oni ekzempligus la forton de la parolo super la homa agado, laŭ Julián Gállego kaj, tiele, de la Ideo platona super la materia agado, dum Diego Angulo rememoras ke Jozefo estas prafiguro de Kristo kiel Apolono-Helios povas esti identigita kun Kristo-Suno de justico.

Tamen, tiaj interpretoj perdus sencon, kiel rimarkis Jonathan Brown, se ambaŭ pentraĵoj estus sendependaj pri ties farado, ĉar oni konstatas diferencon en la originaj dimensioj de la tolaĵoj, kio implicus, ke la spektantoj devis vidi ilin kiel distingaj pentraĵoj. La tolo de La forĝejo ja prezentas du aldonitajn bendojn ambaŭflanke, de ĉirkaŭ 22 cm maldekstre kaj de 10 cm dekstre, pri kiuj López Rey pensis, ke ili eble estis kudritaj en la momento pasi la pentraĵo el la Palaco Retiro al la Nova Reĝa Palaco.[4] La teknika studo realigita en la Muzeo Prado indikas, tamen, ke eble la originaj dimensioj estis tre similaj al tiuj nunaj, pro kio oni ne forgesigu la laŭteman pariĝon, kvankam ties frua separo, kiam ĝi estis alportita al la Eskorialo La tuniko, kaj la ebla akcepto de Velázquez pri tiu separo, apogas la ideon de la sendependo inter ili. Laŭ tiuj studooj, la identeco de la uzitaj pigmentoj en la tolo centra kaj en la aldonaĵoj indikas, ke la flankaj bendoj, kvankam el tolo de distinga materialo, estis aldonitaj kiam oni komponis la pentraĵon, escepte eble la plej maldika de ĉirkaŭ 12 aŭ 14 cm en la maldekstra flanko.[5]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Corpus velazqueño, paĝo 107.
  2. Brown, paĝo 74.
  3. Tolnay, Charles de, «Las pinturas mitológicas de Velázquez», Archivo Español de Arte, 1961, pp. 31-45.
  4. López Rey, paĝo 104.
  5. Garrido, paĝo 242.