La gaja scienco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Unua eldono.

La gaja scienco (germane Die fröhliche Wissenschaft), foje tradukita kiel La ĝoja sciencoLa gaja saĝeco, estas libro de Friedrich Nietzsche publikigita en 1882, kaj sekvita de dua eldono en 1887 post la finkompletigo de Tiele parolis Zaratuŝtro kaj Trans bono kaj malbono. Tiu substanca etendo inkludas kvinan libron kaj apendicon de kantoj. Ĝi estis priskribita de Nietzsche kiel "la plej persona el ĉiuj [liaj] libroj", kaj enhavas pli da poemoj ol iu ajn el liaj aliaj verkoj.

La libro estas kutime metita en la meza epoko de Nietzsche, dum kiu liaj verkoj laŭdis la meritojn de scienco, skeptikismo, kaj intelekta disciplino kiel vojoj al mensa libereco. La konfirmo de la provenca tradicio (invokita tra la titolo de la libro) estas tiu de la ĝoja (gaja) "jesa afirmo" de vivo. En La gaja scienco, Nietzsche eksperimentas kun la nocio de povo, sed ne avancas sisteme en tiu teorio. La libro enhavas la unuajn konsiderojn de Nietzsche pri la ideo de la senfina reveno, koncepto kiu iĝos fundamenta en lia venonta verko Tiele parolis Zaratuŝtro kaj en multo de liaj postaj verkoj.[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kaufmann (1974), p. 188.

Referencoj[redakti | redakti fonton]