La mariée était en noir

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La mariée était en noir
filmo
Originala titolo La mariée était en noir
Originala lingvo franca lingvo
Kina aperdato 1968, 17 apr. 1968, 25 jun. 1968
Ĝenro filmo bazita de literatura verko, filma dramo, krimfilmo, mistera filmo, nigra filmo
Kameraado Raoul Coutard
Reĝisoro(j) François Truffaut
Produktisto(j) Marcel Berbert
Scenaro François Truffaut • Jean-Louis Richard • Cornell Woolrich
Muziko de Bernard Herrmann
Rolantoj Jeanne Moreau • Michel Bouquet • Jean-Claude Brialy • Charles Denner • Michael Lonsdale • Serge Rousseau • Claude Rich • Daniel Boulanger • Alexandra Stewart • Christophe Bruno • Gilles Quéant • Luce Fabiole • Paul Pavel • Sylvine Delannoy • Van Doude • Edith Ker • Daniel Pommereulle
Produktinta firmao Dino De Laurentiis Cinematografica
IMDb
vdr

La mariée était en noir (La edzino vestis nigre) estas franca trilera drama filmo de 1968 reĝisorita de François Truffaut, en kiu stelulis Jeanne Moreau, Charles Denner, Alexandra Stewart, Michel Bouquet, Michael Lonsdale, Claude Rich kaj Jean-Claude Brialy. La vestaĵojn faris Pierre Cardin.

La scenaro estis bazita sur samnoma romano de William Irish, pseŭdonimo de Cornell Woolrich. Temas pri venĝofilmo en kiu vidvino murdas la homon kiu hazarde pafis al ŝia edzo en ilia nupta tago, kaj liajn kvar amikojn. Ŝi vestas nur blanke, nigre, aŭ blanknigre.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Julie Kohler vidviniĝas tuj elirinta el preĝejo kiam oni pafas al ŝia edzo hazarde. Ŝi dekomence intencas memmortigon, sed oni evitas tion. Poste, Julie ŝajnigas forveturon, sed fakte ŝiaj intencoj estas revenĝo kontraŭ la mortigistoj de sia edzo.

Ŝi ŝanĝas aspekton kaj vestas elegante blanke. Ŝi serĉas en hotelon iun Bliss. Ŝajne li estas edziĝonta, kaj Julie venas al tiukadra festo, kie neniu konas ŝin. Julie altiras Bliss kaj sugestas al li iri al balkono por pli private babiladi. Julie faligas sian fulardon al danĝera parto de la tegmento, Bliss baraktas por rekuperi ĝin, dum Julie malkaŝas sian veran identecon kaj pelas lin al lia morto. Tuj ŝi malaperas.

Ŝia sekva viktimo estas Coral, solema fraŭlo, kiu iras al koncerto, kaj ankaŭ Julie ĉeestas, akiras la fidon de Coral kaj estas invitita al sekvataga vespermanĝo, por kiu ŝi proponas kunporti trinkaĵon. Tiun ŝi venenigas kaj tial Coral mortas, sed antaŭe ankaŭ al li ŝi malkaŝas sian identecon. Post ĉiu murdo, Julie forstrekas tiun en nigra kajereto.

Ŝia sekva viktimo estas René Morane, politikisto. Julie amikiĝas al lia filo kaj sendas falsan telegramon misinformante pri malsaniĝo de la bopatrino de Morane. Tial foriras la edzino de Morane, kaj Julie ŝajnigas instruisto de la filo, proponas preparadon de la vespermanĝo, ludas kun la infano kaj poste enlitigas lin. Julie diras al Morane, ke ŝi perdis valoregan ringon en la domo kaj ili serĉas ĝin. Tial Julie enfermas Morane en ŝranketo sub la ŝtuparo, kie li suferas asfiksion ĝismorte. Poste ŝi fuĝas.

Ŝia sekva viktimo estas Delvaux, posedanto de metalrubejo. Julie petas vidi persone la posedanton, Delvaux, sed kiam ŝi estas pafonta, li estas arestita de la polico. Julie metas demandosignon ĉe lia nomo en la kajereto. Poste, serĉas Fergus, artisto al kiu pafas sagon en la dorso. Julie intence ĉeestas en la funebro de Fergus, kie ŝi estas kaptita. Ŝi malkaŝas, ke ŝi murdis la kvar viktimojn, sed ŝi ne diras kial. Julie estas enkarcerigita kaj devas servi la manĝon al la malliberuloj, unu el kiuj estas Delvaux, Julie kaŝas tranĉilon kaj ŝteliras en la ĉelo de Delvaux; oni aŭdas krio kaj la filmo finiĝas.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj[redakti | redakti fonton]

  • Jeanne Moreau kiel Julie Kohler
  • Michel Bouquet kiel Coral
  • Jean-Claude Brialy kiel Corey
  • Charles Denner kiel Fergus
  • Claude Rich kiel Bliss
  • Michael Lonsdale kiel Clément Morane
  • Daniel Boulanger kiel Delvaux
  • Serge Rousseau kiel David
  • Alexandra Stewart kiel Mlle Becker
  • Christophe Bruno kiel Cookie Morane

Komentoj[redakti | redakti fonton]

La filmo estas omaĝoe de Truffaut al kino de admirita Alfred Hitchcock.[1]

Diversaj filmoj inspiriĝis je tiu ĉi, ekzemple Sie tötete in Ekstase de Jesús Franco (1970), Melek mi, Şeytan mı (1971), Nagin (1976),[2] kaj eble eĉ Kill Bill de Quentin Tarantino (2003).[3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. «La novia vestía de negro, Truffaut a lo Hitchcock».[rompita ligilo] 16a de julio 2007.
  2. Arthur J Pais, 2a de Aŭgusto 2001: "Sex and suspense: Antonio and Angelina" rediff.com, alirita la 5an de Januaro 2019
  3. Tomohiro Machiyama, Intervkuo kun Quentin Tarantino Arkivita en 2006-10-25 ĉe Wayback Machine, Japanese magazine Eiga Hi-Ho (Movie Treasures), 28a de Aŭgusto 2003

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]