La minuto preskribita por la sturmo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La minuto preskribita por la sturmo
libro
Aŭtoroj
Lingvoj
Eldonado
vdr

La minuto preskribita por la sturmo estas romano de la franca verkisto Jérôme Leroy, origine publikigita en franca en 2008 kiel La Minute prescrite pour l'assaut kaj tradukita en Esperanton de Armela LeQuint kaj Ĵak Le Puil, kaj eldonita de Eldona Fako Kooperativa de SAT en decembro de 2014.

La minuto preskribita por la sturmo

La romano prezentiĝas en tri partoj kaj epilogo. Temas pri apokalipsa rigardo al la moderna socio kiel historio inter du ĵus amantoj Kleber kaj Saraho, li verkisto kaj ŝi policano. Aliaj roluloj estas la Kolĥozanino je nudaj mamoj, blogistino kaj eldonisto, kaj la iamaj amantinoj de Kleber, nome Kloe kaj Kardjatu, aŭ la vinvendisto. La agado okazas ĉefe en Lilo, nordfranca urbo, kaj ne hazarde la libro aperis dum 2015 kiam okazis tie la Universala Kongreso de Esperanto. De tie la ĉefroluloj Kleber kaj Saraho veturas al ĉemara fuorto de Ambletezo, kie ili paŝas sian unuan amnokton. Post tio oni komprenas ke venas la fino kaj oni devas forlasi la urbon, neeltenebla post la tuta klimata ŝanĝo, alproksimiĝo de radioaktiva nubo, socipolitikaj tumultoj, kune kun polica subpremado, krom internacia ĝenerala militsituacio.

Kelkaj obsedoj de la aŭtoro estas seksumado, vino (francaj vinoj), verkistoj kaj la franca komunista partio, kvazaŭ ĝi ankoraŭ gravus en tiu apokalipsa panoramo.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]