Chobotnice z II. patra

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Chobotnice z II. patra
Die Kraken aus dem zweiten Stock
televida miniserio
Originala lingvo ĉeĥa lingvo
Origina lando Ĉeĥoslovakio, Okcidenta Germanio, Svislando, Aŭstrio, Francio, Portugalio, Germanio
Ĝenro porinfana televida serio, porfamilia filmo, komedia filmo
Reĝisoro Jindřich Polák
Aktoroj Pavel Zedníček • Dagmar Havlová • Milan Šimáček • Žaneta Fuchsová • Jaroslav Moučka • Jiří Kodet • Nina Divíšková • Vlastimil Bedrna • Laďka Kozderková • Josef Bláha • Oldřich Kaiser • Jaroslava Kretschmerová • Ondřej Havelka • Vlastimil Brodský • Jiřina Jirásková • Miroslav Macháček • Jan Kanyza • Boris Rösner • Jitka Molavcová • Július Satinský • Jaroslav Mareš • Otto Šimánek • Vladimír Kratina • Přemysl Kočí • Kateřina Lojdová • Jiří Zahajský • Jiří Wimmer • Vladimír Hrabánek • Petr Skarke • Milan Hein • Jiřina Bohdalová • František Filipovský • Oldřich Vlach • Eugen Jegorov • Milan Mach • Jitka Asterová • Jan Přeučil • Pavel Vondruška • Václav Kopta • Martin Otava • Valentina Thielová • Petr Brukner • Vilma Cibulková • Markéta Fišerová • Miloslav Štibich • Hana Militká • Jiří Žák • Jan Řeřicha • Jiří Fero Burda • Rudolf Vodrážka • Marcela Holanová • Stanislav Tříska • Jan Kuželka • Vlastimila Vlková • Martin Šotola • Božena Fixová • Václav Luks • Angelo Michajlov • Ladislav Navrátil • Jaroslava Tichá • Luděk Nešleha • Jiří Havel • Lena Birková • Renata Mašková • Josef Burda • Pavel Vangeli • Daniela Pokorná • Rudolf Horák • Markéta Muchová • Valerie Chmelová • Jaroslav Tomsa • Karel Engel • Ladislav Lahoda • Arnošt Proschek • Jana Páleníčková • Jiří Lír • Václav Štekl • Dan Šedivák • Jaroslav Vozáb • Jaromír Kučera • Jiří Žák
Muziko de Angelo Michajlov
Amplekso
Sezonoj 1
Epizodoj 4
Elsendo
Elsendita 1986 – 1986
vdr

Chobotnice z II. patra (jen ĉeĥe, germane Die Kraken aus dem zweiten Stock, en esperanta traduko La oktopodoj el la dua etaĝo) estas ĉeĥoslovaka-okcidentgermana kunproduktaĵo de porinfana televida serio el la jaro 1986; scenaris Jindřich Polák kaj Ota Hofman, reĝisoro Jindřich Polák. Aktoras interalie Josef Bláha (rolo: policano) kaj Žaneta Fuchsová (tiam 14-jara, rolo: Eva).

La serion produktis Ĉeĥa televido kune kun la okcidentgermana televidstacio WDR, la Svisa, Aŭstra kaj Franca televidstacioj.

Agas du kneditaj skulptaĵoj en formo de oktopodoj: unu verdkolora, unu blukolora. Per tio transpreniĝas ideo el la serio «Luci, hororo de la strato» («Lucie, postrach ulice») de 1980.

«La oktopodoj el la dua etaĝo» estis unuan fojon spektigata inter la 21-a ĝis 28-a de decembro 1986, en la unua okcidentgermana televida kanalo ARD kadre de programskemo je kristnaskaj festotagoj.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

La kvarpersona Praga familio HOLAN feriveturas al Portugalio. La plaĝo proksime de la Cabo da Roca estas trafita de katastrofo, petrolŝipo fiaskis kaj venenigis ĉion. La infanoj Eva kaj Hansi trovas strangan aĵon en koloroj blua kaj verda. Iel tio aspektas simile al knedaĵo, do la infanoj knedas skulptaĵojn, bluan kaj verdan oktopodojn. Sed la knedaĵo vivas, la oktopodoj parolas kaj movas. Ili eĉ kapablas legi, ili nur tuŝu per la tentakloj la literojn. Tio metodo havas malavantaĝon: la legitaj literoj malaperas de la papero. Bedaŭrinde la oktopodoj eĉ legis la pasportojn de la familio, kaj nun la familio revojaĝeme estas je la landlimo...

En Prago la oktopodoj helpas al Eva kaj Hansi savi la geedzecon de la gepatroj.

La oktopodoj kapablas krei elektran kurenton, kaj tio kaŭzas diversajn misterojn por la najbaroj, ekzemple pianofortoj saltas en la riveron Vultavo. Kelkaj el la najbaroj eĉ supozas ke reaperis la Golemo.

Krome serĉas sciencista teamo la oktopodojn, ĉar per la tuto de la «knedaĵo» tuta urbo povus esti provizita per kurento.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]