Žaneta Tomášková
(Alidirektita el Žaneta Fuchsová)
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Žaneta Tomášková | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 31-an de marto 1972 (47-jara) en Prago |
Ŝtataneco | Ĉeĥio |
Profesio | |
Profesio | aktoro • infana aktoro |
Žaneta TOMÁŠKOVÁ (naskiĝis la 31-an de marto 1972 en Prago) estas ĉeĥa aktorino; ŝia denaska nomo estas Žaneta FUCHSOVÁ (plia nomo: Žaneta BUKOVSKÁ).
Jam infanaĝe ŝi famiĝis 1980 kaj atingis internacian sukceson; ŝi korpigis la ĉefpersonon en la porinfana televidserio »Luci, hororo de la strato« (»Lucie, postrach ulice«). Poste ŝi aktoris en pliaj porinfanaj televidserioj kaj filmoj. Intertempe ŝi iĝis reĝisora asistantino.
Komence de la jaro 2006 ŝi duan fojon edziniĝis.
Filmografio (elekto)[redakti | redakti fonton]
Ŝi aktoris:
- »Luci, hororo de la strato« (»Lucie, postrach ulice«), 1980
- »Ferdinando la fluganta« (»Létající Čestmír«), 1983
- »Vojo de infano kaj espero« (»Vlak dětství a naděje«), 1983
- »Infanoj laŭ mendo« (»Bambinot«), 1984
- »La oktopodoj el la dua etaĝo« (»Chobotnice z II patra«), 1986
Ŝi estis reĝisora asistantino:
Retpaĝoj[redakti | redakti fonton]
- pri Žaneta TOMÁŠKOVÁ en la interreta filmoj-kartaro (Internet Movie Database)
- pri Žaneta TOMÁŠKOVÁ ce TSFSI