La peau douce

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La peau douce
filmo
Originala titolo La Peau douce
Originala lingvo franca lingvo
Kina aperdato 1964
Ĝenro filma dramo
Kameraado Raoul Coutard
Reĝisoro(j) François Truffaut
Produktisto(j) António da Cunha Telles
Scenaro François Truffaut • Jean-Louis Richard
Loko de rakonto Lisbono
Muziko de Georges Delerue • Joseph Haydn
Rolantoj Françoise Dorléac • Jean Desailly • Maurice Garrel • Daniel Ceccaldi • Sabine Haudepin • Charles Lavialle • Laurence Badie • Nelly Benedetti • Paule Emanuele • Philippe Dumat • Jean-Louis Richard • Jean Lanier
Produktinta firmao Les Films du Carrosse
IMDb
vdr

La peau douce (La milda haŭto) estas franca amafera drama filmo de 1964 reĝisorita de François Truffaut.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Pierre Lacheney, fama verkisto kaj redaktoro de literatura gazeto, edzo de Franca kaj patro de Sabine, preskaŭ malfruas al flugo al Lisbono. Li koincidas kun Nicole, ĉarma flugservistino, kun kiu li pozas por foto malsuprenirinte el la aviadilo. Pierre enhoteliĝas kaj iras prelegi pri lia libro, Balzac et l'argent: survoje, li rimarkas Nicole en la akceptejo de la hotelo. Revenante li koincidas en la lifto kun Nicole kaj retenas ŝian ĉambronumeron. Li invitas ŝin iom trinke, sed ŝi malakceptas pro la malfrua horo, sed finfine Nicole akceptas la inviton. Kaj la sekvan tagon ili tranoktas kune. La sekvan tagon en la aviadilo Nicole donas al li sian telefonnumeron. Revene en Parizo, Pierre kaj Nicole pasigas tempon kune.

Poste, Pierre kaj Nicole renkontiĝas en Reims kie Pierre devas prezenti la dokumentan filmon Avec André Gide de 1952 de Marc Allégret pri André Gide. Pierre estas retenita de konatoj kaj Nicole en la hotelo ploras, sentante sin humiligita kaj forgesita. Tiukadre li senkulpigas kaj proponas du tagojn en la kamparo. Pierre kaj Nicole promeneas tra arbaro, kaj Pierre faras fotojn de ambaŭ, sed ĉefe de Nicole. Malfacilas kiam Pierre devas telefoni sian edzinon, kiu kolere komprenas, ke li mensogas. Kiam Pierre revenas hejmen, ŝi akuzas lin havi amaferon: Pierre dormas en laborĉambro kaj pensas lui apartamenton por Nicole kaj li.

Sekvamatene Franca informas al li, ke ŝi neniam pardonos lin kaj ke li ricevos kontakton de advokato por divorco. Pierre kaj Franca renkontiĝas, Franca altiras lin, sed Pierre diras, ke ili ne povos refari vivon kune. Ŝi oscilas inter histerio, deprimo, ĵaluzo kaj bedaŭro (pento). Poste Pierre kaj Nicole kune vespermanĝas, Pierre priokupita, Nicole senproblema. La sekvan matenon, li proponas viziton al konstruata apartemento, Nicole konfesas bedaŭri la amaferon, ne voli plue vivi kun li nek edziniĝi kaj rompas la rilaton.

Franca trafas hazarde la fotojn kiujn Pierre faris de Nicole. Reveninte hejme, ŝi prenas ĉaspafilon, iras al restoracio kie Pierre ofte manĝas, ĵetas al li la fotojn al vizaĝo kaj pafas al li.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj[redakti | redakti fonton]

  • Jean Desailly : Pierre Lachenay
  • Françoise Dorléac : Nicole Chomette
  • Nelly Benedetti : Franca Lachenay
  • Daniel Ceccaldi : Clément
  • Laurence Badie : Ingrid
  • Philippe Dumat : M. Bertrand
  • Paule Emmanuèle : Odile
  • Maurice Garrel : M. Bontemps
  • Sabine Haudepin : Sabine Lachenay
  • Dominique Lacarrière : Dominique
  • Jean Lanier : Michel
  • Pierre Risch : pastro Cottet

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Gazetoj[redakti | redakti fonton]

  • Gilbert Salachas, «La Peau douce», Téléciné, no 116, Paris, Fédération des Loisirs et Culture Cinématographique (FLECC), majo-junio 1964, (ISSN 0049-3287)
  • Claude Miller, «La Peau douce», Téléciné, no 117, Paris, Fédération des Loisirs et Culture Cinématographique (FLECC), oktobro-novembro 1964, no 437, (ISSN 0049-3287)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo La Peau douce en la franca Vikipedio.